La Sxipisto kaj Aliaj Rakontoj




Enhavo

Retadreso
En la kazo ke vi volas legi la rakontojn sed malsukcsesas legi ilin pro malrapideco de viaj legadprogramoj aux konduklinioj sendu mesagxon al fstephan@math.uni-heidelberg.de kaj mi sendos la dosieron al vi tiel frue kiel eble. Via Frank Stephan

Kopirajto
La kopirajto por tiuj rakontoj restas cxe Frank Stephan. Vi rajtas publikigi cxiujn rakontojn Esperante aux tradukite en via gazeto sen iu plua permeso kondicxe ke vi reciproke ankaux permesas al aliaj la neprofitan transprenadon kaj Esperant-lingvan publikadon de la artikoloj en via gazeto. Bonvolu sendi ekzempleron de cxiu publikajxo uzante iu de tiuj rakontoj al la Heidelberga laboreja adreso de la auxtoro. La auxtoro ofertas tralegi tradukojn al Angla, Germana aux Hispana lingvo por kontroli pri eblaj tradukaj eraroj. Bonvolu publikigi de cxiu rakonto aux la tutan tekston aux nenion.

Tiu pagxo estas konektita al Legocirklo.

Hejmpagxo de la auxtoro


La Sxipisto

     L A   Sx I P I S T O                                                  
                                                                           
     Iam antaux multaj jaroj,  esploristo ricevis permeson por nova eksper-
     imento:  Oni financigis, ke li esploras la eblecon de kobajoj postvivi
     en novaj ekologaj situacioj.  La esploristo elektis kvin najbarajn in-
     sulojn kaj per sxipo portis al cxiu insulo paron da kobajoj.          
                                                                           
     Je  cxiu dua monato,  la  esploristo vizitis la insulojn kaj metis  en
     cxies marbordon fruktojn kaj aliajn donacojn, kiujn la kobajoj sxateg-
     is mangxi. Sur Ratilda,  la unua insulo,  ecx je la unua reveno ne plu
     trovigxis kobajoj.  Tie  vivis sovagxaj  katoj kaj la  bestoj ne havis
     sxancon eskapi. Ankaux sur Adzutsu, la dua insulo, la kobajoj ne post-
     vivis  longe.  Cxiujare en  la vintro  ekzistis  multe da negxo kaj la
     bestoj mortis pro frosto.  Sur Nozase,  la tria insulo, la sekeco mor-
     tigis cxion beston escepte kelkaj rampuloj. Sur la kvara insulo Mapuba
     la kobajoj  vivis dum du jaroj,  sed  poste la insula vulkano mortigis
     cxiun enlogxanton per granda erupcio. Nur sur la kvina insulo Gortaro,
     la kobajoj pli kaj pli grandigxis en nombro. Kaj la kobajoj en Gortaro
     fondis pasxon post pasxo civilizacion. Se la esploristo ne ankaux mor-
     tus pro la erupcio de  la  vulkano sur  Mapuba,  versxajne  ekekzistus
     granda scienca raporto pri la kobaja evoluo sur Gortaro. La esploristo
     - kvankam ne plu veninta - restis en la kobajara memoro.  Cxar la vera
     nomo estis nekonata kaj cxar la esploristo  cxiam venis per sxipo,  la
     kobajoj parolis pri la sxipisto.                                      
                                                                           
     Memori la sxipiston ankaux kauxzas memori sxipojn.  Je la unuaj jaroj,
     la kobajoj kredis,  ke  konstrui  sxipojn ne eblas  al normalaj bestoj
     kiel ili,  sed iam,  juna scivolema kobajo nome  Nuxerg malkovris,  ke
     ligno ne dronigxas en akvo. Nuxerg komprenis,  ke tio estas la sekreto
     de sxipkonstruado.  Post  longaj  diskutoj  kaj  multaj eksperimentoj,
     Nuxerg konvinkis ses kamaradojn kune konstrui sxipon.  Post du monatoj
     la sxipo estis preta kaj Nuxerg decidis sercxi la sxipiston. La kamar-
     adoj Muxatet, Ulgano,  Rugxulo, Jxerg kaj Uxatro akompanis Nuxerg, nur
     la sesa kobajo restis hejme -  tial en cxiu raporto,  la aliaj parolis
     pri tiu sesa kamarado kiel la timegulo, kies nomo iris en forgesejon. 
                                                                           
     Post tri semajnoj marveturado,  la kamaradoj ekvidis Mapuban.  Alprok-
     siminte la insulon, ili ne povis vidi ion verdajxon sur la vulkana in-
     sulo.  Pro tio ili unuanime decidis ne albordigxi tie kaj sercxi alie.
     Poste  ili alvenis en Ratildan.  La bela insulo kun la verdaj herbejoj
     kaj arbaroj placxas al ili kaj ili veturis  per riverbusxo supren gxis
     ili alvenis cxe lago. Tie ili albordigxis. Unue ili mangxis, poste ili
     metis herbojn kaj fruktojn sur sian sxipon. Ulgano kaj Rugxulo revenis
     al bordo por kolekti pluajn fruktojn, kiam subite alvenis blanka kato.
     La kato kaptis Ulganon,  Rugxulo fugxis en  la arbetaron.  Nuxerg  ek-
     sciis, ke pro la katuma morto,  Rugxulo versxajne ankaux ne estis rev-
     idonta - tial Nuxerg ordonis movigi la sxipon en la centron de la lag-
     o. Tie ili rigardis al la kato,  kiu sidis sur la lagbordo kaj mangxis
     la restojn de Ulgano.  Alvenis pluaj katoj.  Nuxerg unue stiris al  la
     parto, kie la rivero enfluis la lagon. Cxiuj katoj escepte de la blan-
     ka, kiu mangxadis,  iris al la enfluejo.  Nun Nuxerg  subite  sxangxis
     direkton -  la kvar kamaradoj padelis kaj rapide atingis la elfluejon.
     Nur unu el la katoj  intencis  sekvi ilin,  sed pro  la rapideco de la
     rivero inter la lago kaj la maro, la kobajoj eskapis kaj jam estis for
     de la insulo, kiam la kato alvenis cxe la riverbusxo.  Je sekura dist-
     anco de tiu fiinsulo,  Muxatet  memorigis al la perditaj kamaradoj Ul-
     gano kaj Rugxulo.  Poste ili diskutis pri la eblecoj kaj  sxancoj,  ke
     Rugxulo estis postvivonta inter  tiel multaj  katoj.  Versxajne -  ili
     kunsentis - ne eblis.                                                 
                                                                           
     Adzutsu pli placxis al la kvar kamaradoj.  Ili trovis cxion,  kion ili
     bezonis por la  vivo kaj ne ekzistis tie dangxeraj bestoj.  Dirante la
     verecon,  ili estis solaj.  Sed post kelkaj semajnoj la vetero malbon-
     igxis, komencigxis sxtormoj,  falis negxoj kaj ne plu kreskis verdajx-
     oj. Denove ili decidis unuanime meti la lastajn provizojn en la sxipon
     kaj forlasi  tian malvarmejon.  Hejmirante ili ankaux vizitis Nozasen,
     sed cxar nenie  videblas fluanta akvo,  ili decidis vojagxadi gxis ili
     alvenis hejme en Gortaro.  Tie la aliaj estis surprizitaj,  ke revenis
     kamaradoj.  La registaro publigis ilian raporton pri la aliaj fiaj in-
     suloj kaj publike honorigis  la  du falintajn  kamaradojn  Ulganon kaj
     Rugxulon.  Poste oni deklaris,  ke Nuxerg,  Muxatet,  Jxerg kaj Uxatro
     estas naciaj herooj.  Sed oni ankaux memoris la rakontojn pri la sxip-
     isto, kiu portis la gepraavojn al Gortaro.  Pro tio la registaro kreis
     grandan monumentan sxtonon,  kiu montras sub bildo de sxipo kaj kapit-
     ano per oraj literoj la sekvantan tekston:                            
                                                                           
     Memoru la sxipiston, sagxulegon inter sagxuloj,                       
       kies granda amo helpis la kobajaron!                                
     Kvankam ekzistas senplanta insulo,                                    
       li elektis verdan insulon kun multaj plantoj por ni.                
     Kvankam ekzistas dangxera insulo plenita de murdantaj bestoj,         
       li elektis sekuran insulon sen dangxeroj por ni.                    
     Kvankam ekzistas malvarma insulo suferante sub fisxtormoj,            
       li elektis varman insulon sub cxiam brilanta varma suno por ni.     
     Kvankam ekzistas seka insulo sen trinkebla akvo,                      
       li elektis akvaplenan insulon kun belaj riveretoj por ni.           
     Memoru la sxipiston, sagxulegon inter sagxuloj,                       
       kies scioj superas la sagxon de niaj plej grandegaj bravuloj!       
                                                                           
                                                                           
                                                                           
     




La Testo

     L A   T E S T O                                                       
                                                                           
     Isxii kaj Tobias longe kaj  felicxe kune  vivis gxis Tobias iam rimar-
     kis, ke ilia dua filo Bertold estis pli simila  al la cxefo de sia ed-
     zino ol al si mem.  Ekde tiam, detektivoj gajnis multan monon, sed an-
     kaux organizis suficxajn fotojn por pruvi la  supozitan.  Kiel  multaj
     disfalantaj familioj, la gepatroj komencis batali por la rajto prizor-
     gi la infanojn.  Ili konsentis,  ke Bertold logxu cxe la patrino,  sed
     ili ambaux volis  havi Aleksandron mem.  D-ro Heto,  la advokato de la
     patrino, opiniis, ke estus pli bone,  se ambaux fratoj restos kune. D-
     ro Gabrelo,  la advokato de la patro,  eltrovis,  ke la filo havas pli
     bonan rilaton al la patro ol al la patrino.  Plue la filo iam diris al
     la advokato,  ke li preferas resti cxe la patro.  D-ro  Heto dubis pri
     tio kaj tial oni decidis fari psikologon teston por eltrovi,  kiu gep-
     atro pli bone komprenas la infanon.                                   
       D-ro Gabrelo proponis la ekspertizistinon Gudrun Usdolon kaj supriz-
     ite d-ro Heto  akceptis sxin kvankam oni scias,  ke ofte la ekspertiz-
     istoj subtenas tiun, kiu ilin proponis.  La sola kondicxo estis, ke la
     advokatoj kaj la ekspertizisto kune elektas la teston sen la gepatroj.
     Nun, ili decidis,  ke Aleksander  verku rakonton kaj poste la gepatroj
     diskutu kun li  pri gxi.  Oni  vokis la infanon kaj dum  duona horo li
     preparis tekston.  Unue la  patro  kaj poste la patrino parolis kun la
     infano pri la teksto kiam la tri gesinjoroj cxeestis. La patro lauxdis
     la belan skribajxon de la infano kaj post kelkaj vortoj ili priparolis
     la lastajn piedpilkludojn,  kiujn ili kune vidis  en televido.  Sed la
     patrino ne nur tralegis  la tutan tekston,  sed ankaux diskutis pri la
     tuta enhavo kun la infano.  D-ro Heto ne havis multajn problemojn kon-
     vinki s-inon Usdolon, ke la patrino pli bone komprenis la infanon: "La
     patrino ne  nur tralegis la verkon  sed ankaux priparolis la tutan en-
     havon.  Sed la patro ne konis alian ol la sporto.  Se la infano restus
     cxe li,  kuna rigardumo  de televido estus  la estonteco."  Finfine la
     patrino ricevis ambaux infanojn.                                      
       Iam longe post la fino de la proceso la  loka advokataro renkontigx-
     is. D-ro Gabrelo alparolis d-ron Heton kaj demandis lin: "Mi ekde lon-
     ge miris,  kiel vi farigis tiun sinjorinon verki la ekspertizon por vi
     kvankam mi elektis sxin." - D-ro Heto normale ne parolis pri siaj met-
     odoj,  sed cxar la kolego estis juna, li decidis malkovri la sekreton:
     "Bone, vi devus scii, oni ne cxiam bezonas propran ekspertiziston. Of-
     te, oni povas trompi la kontrauxan kaj tiu estas cxiam pli bone ol el-
     ekti  propran.  Memkompreneble estas cxiam riska,  sed se gxi funkcias
     oni facile sukcesos.  La patrino estis eksterlanda kaj pro tio la  in-
     fano  parolis kaj skribis ambaux lingvojn.  La patro ne povis  legi la
     Japanajn Kanjxi-signojn,  ankaux  dum dek jaroj multelaboranta viro ne
     trovis tempon por lerni ilin.  La patro volis eviti,  ke  oni rimarkas
     tiun mankon,  kaj preferis paroli pri sportaj  aferoj ol konfesi ke al
     li ne  eblis legi  la  tekston.  Memkompreneble la  filo ankaux sxatis
     sporton,  sed mi kovris tion aferon dum la diskutado." -  "Sed kial la
     infano verkis la rakonton  tiel,  ke la  patro  ne povis legi gxin." -
     "Bone, la infanon mi ankaux trompis.  Mi diris al li, ke li verku rak-
     onton por la patrino, sed escepte li,  neniu pripensis mian frazon. La
     infano,  kiu ne komprenis la tutan situacion,  volis placxi al la pat-
     rino kaj tio memkompreneble sukcesis."                                
                                                                           
     




Subauxskultada Rakonto

     S U B A Ux S K U L T A D A   R A K O N T O                            
                                                                           
     La timo pri observado kaj subauxskultado ne estas nova. Jam en la Bib-
     lio, la predikanto (verso 10.20) antauxvidis la kontrolegon,  kiu nun-
     tempe pli kaj pli igxas realeco:                                      
                                                                           
          Ecx en viaj pensoj ne malbenu la regxon,                         
          Kaj en via dormcxambro ne malbenu la ricxulon;                   
          Cxar birdo cxiela transportos vian vocxon,                       
          Kaj flugila estajxo eldiros vian parolon.                        
                                                                           
     Flugilaj estajxoj estas  insektetoj.  Usxonanoj  nomas  ilin "bug" kaj
     tiel estas malmirinda,  ke "bugging" igxis faka vorto por subauxskulti
     per teknikaj rimedoj la paroladojn kaj - kiel mi spertis - ecx pensojn
     de aliaj homoj.                                                       
       Komence mia rakonto estas tiu de la sola viktimo kaj la granda mist-
     era malamika organizo.  Ekde 1980 mi  pli  kaj pli ofte spertis stran-
     gajxojn,  por kiuj mi ne trovis racian  klarigon.  Je novembro 1983 mi
     kaptis la ideon, ke iu organizo,  kiun mi gxis hodiaux ne konas,  sub-
     auxskultadas miajn pensojn.  Tiu ideo timigis min kaj mi pli  kaj  pli
     malsanigxis.                                                          
       Sed en mia lando mi ne nur spertis malavantagxojn. La alta nivelo de
     la kuraca sistemo estis vera helpo por mi. Hodiaux la psike malsanuloj
     estas nur mallonge en malsanulejo - en mia kazo dum ses semajnoj - kaj
     poste revenas al la ekstera mondo. Regula ricevado de medikamentoj eb-
     ligas preskaux normalan vivon.                                        
       Oni diras ke kuraci la kauxzojn de la malsano estas cxiam pli favora
     ol kuraci la simptomojn.  Sed je psikaj malsanoj la kuracistoj ofte ne
     povas eltrovi la  veran kauxzon kaj  ecx  se ili  eltrovas,  ili povas
     sxangxi nek  la socion nek  la vivcirkonstancojn de  la malsanulo.  La
     vere bonaj kuracistoj ankaux tiam povas helpi.  Sed ne nur  kuracistoj
     devas kuraci sen koni la verecon,  ankaux la viktimoj  devas lerni kaj
     alkutimigxi,  ke ili ricevas helpon de  homoj,  kiuj ne samopinias pri
     iliaj spertoj.  Kompreni tion  estas la unua necesa sxtupo por retrovi
     en la socion.  Tamen la vivo  restas esti kompromiso inter honeste in-
     formi pri mia situacio kaj silenti pri gxi por atingi miajn celojn, se
     necesa,  ecx per  doni aliajn kauxzojn kaj motivojn  por mia agado kaj
     opinioj.                                                              
       Je  mia kazo,  la kuracado estas suficxe sukcesa:  gxi ebligis al mi
     dauxrigi kaj fini mian studadon,  trovi  poste laborejon kaj kunlabori
     en politika partio.  Gxi ankaux ebligis al mi kontrauxbatali la kauxz-
     ojn de mia malsano per raciaj rimedoj -  per la skribita vorto kaj per
     la politika agado.  Tiu batalo gxis gxia fiasko estas la cxefa temo de
     mia rakonto,  sed antauxe  mi volas plenumi vian scivolon  kaj rakonti
     kion mi spertis kaj eltrovis pri penssubauxskultado.                  
                                                                           
     Hodiaux mi ne plu sentas esti la sola viktimo de tiu afero. Mi eksciis
     pri multaj aliaj  viktimoj kaj plue trovis cxie helpemajn homojn.  Ek-
     zemple la Svedo Robert N kolektas  viktimajn raportojn el la tuta mon-
     do; mi  anstatauxigis  familiajn  nomojn  per  iliaj unuaj literoj por
     protekti  la personojn menciitajn en tiu rakonto.  Robert N ecx  havas
     kelkajn pruvojn,  ke esploristoj operaciis kelkajn homojn je  la  kapo
     por instali subauxskultilojn:  Sur rentgenaj fotoj  oni povas  vidi la
     damagxojn,  kiujn kauxzis la subauxskultiloj je la najbaraj ostoj  per
     radiado.  Plue teknikistoj de komputila firmao ankaux analizis la rad-
     ioondan sendadon de subauxskultilo en unu  viktimo kaj pruvis,  ke gxi
     povas komuniki kun la ekstera mondo.  Mi  konatigxis  kun Robert N kaj
     aliaj samideanoj je la jaro 1995 pro informoj en Interreto, antauxe mi
     konis nur homojn, kiuj spertis tradician subauxskultadon.             
       Kvankam la plimulto de miaj konatuloj  kaj parencoj kredas,  ke miaj
     spertoj estas nur  la produkto de psika malsano,  mi mem supozas  ilin
     esti kauxzitaj de strangaj homeksperimentoj, kiujn oni faradas por el-
     trovi,  kiel funkcias la cerbo kaj kiel oni  influas kaj subauxskultas
     gxin. Tio signifas,  ke la eksperimentado cxefe konsistas el legi (tiu
     estas subauxskulti) kaj skribi pensojn.                               
       La subauxskultantoj ne nur legas la pensojn, sed ankaux uzas por ek-
     sperimentoj tion,  kion ili eltrovis.  Simpla regulo estas,  ke ju pli
     vundeblas homo pri io, des pli tiu pensas pri tio.  La esploristoj el-
     trovas ege pli  rapide ol aliaj homoj pri  tiuj aferoj kaj volas pruvi
     la eltrovajxojn per eksperimentoj.  Tial ili trafas la vundeblajn par-
     tojn de la  celpersono  kaj en mia kazo la sxoko estis  tiel granda ke
     gxi igxis unu el la cxefaj motivoj por rezisti kontraux tiu esplorado.
     Plue estis tiu eksperimentado,  kiu  donis  al mi la certan scion,  ke
     penssubauxskultado ekzistas.  Ofte parencoj,  geamikoj kaj  kuracistoj
     volis klarigi racie miajn  spertojn,  sed la  eksperimentoj tiel klare
     montris la  fonton de la sciajxo,  ke tiuj  klarigoj ne plu  konvinkis
     min.                                                                  
       Mi longe supozis,  ke oni cxefe  subauxskultas la vortajn kaj sonajn
     pensojn, kiuj formas la konscian parton de la pensado. Tial mi trejnis
     tajpi telefonnumerojn kaj  komputilajn pasvortojn sen pensi ilin,  sed
     mi gxis nun ne scias, cxu tiu iel helpas. La veran kvanton de la pens-
     kontrolado ankaux mi ne konas kaj mi  atendas  la tagon kiam  mi povos
     tralegi la protokolojn de la subauxskultantoj -  tiun privilegion gxis
     nun nur havas la viktimoj de la Orientaj sekretservoj.                
       Krom la teorio de Robert N,  ke  enkorpaj subauxskultiloj ebligas la
     legadon de la pensoj, ekzistas alia teorio, ke tio ne endas. Gxi orig-
     inas de eksa oficisto, kiu dum revizo de financoj eltrovis, ke la aux-
     toritatoj de lia hejmlando mendis kaj pagis ilon kun la nomo  "Psycho-
     logical Language Machine". Li mem neniam vidis gxin,  sed tamen sekvis
     gxiajn spurojn. Post enmigri Usxonon, li publikigis sian sciajxon reg-
     ule je la Interreta novajxgrupo "alt.mindcontrol".  Li supozas,  ke la
     Psikologa Lingva Masxino povas legi  la pensojn de cxiu homo -  ankaux
     sen enkorpa subauxskultilo.  Mi mem ne povas diri,  kiu teorio pravas,
     sed tiu de Robert N sonas iomete pli versxajne al mi, cxar oni ne pov-
     as mezuri la cerbajn elektrajn kaj magnetajn kampojn el  distancoj pli
     grandaj ol  kelkaj dekonaj metroj.  Ke oni bezonas  enkorpan  ilon por
     sendi la informojn el cerbo al  distanca ricevanta masxino estas pres-
     kaux evidenta.                                                        
       Sed kio estas  penslegado sen pensskribado?  Ambauxflanka komunikado
     faciligas  la subauxskultadon kaj skribi pensojn havas la avantagxojn,
     ke cxe  bona teknika  realigo ne  ekzistas atestantoj krom la viktimoj
     kaj la homoj, kiuj laboras je la esplorprojekto. Memkompreneble la es-
     ploristoj uzis kaj uzas ankaux tradiciaj metodoj por influi celperson-
     ojn: Ekzemple mi rimarkis, ke en publikeco iuj en la cxirkauxajxo kom-
     encas interparoli pri io kion  rilatas al mi;  mi trovis la spurojn de
     malveraj famoj je parencaro kaj konatularo; mi auxdis - ecx dum inter-
     parolado kun amikoj - nediritajn frazojn. Vi povas facile kompreni, ke
     la bildo pri aliaj homoj  povas malplibonigxi pro  auxdado de  fiajxoj
     anstataux la afablaj vortoj,  kiujn ili vere diris. Plue oni respondas
     nelogike al demandoj, se oni auxdas vortojn aliajn ol diritajn.  Je mi
     oni uzis tion teknikon malofte -  sed cxiam en situacioj,  kiam mi  ne
     antauxvidis gxin kaj tial dauxris longe  gxis mi komprenis,  kio  vere
     okazis.                                                               
       Sed la regxo inter tiuj teknikoj  estas auxdigi vocxojn en la cerbo.
     Ne cxiuj eksperimentoj de tiu tipo  estas malpermesitaj  kaj  la libro
     "Microwave Auditory Effects" de James C Lin donas bonan resumon pri la
     lauxlegxa esploro gxis la jaro 1978. Ekzemple la libro raportas,  kiel
     esploristoj surbendigas  hazardan sekvon de la numeroj nulo gxis naux.
     Poste ili sendis  tiujn sonojn kodigite per radiaj ondoj kaj la liber-
     volaj celpersonoj auxdis kaj identigis la numerojn. Tiu indikas, ke la
     tekniko,  pri kies uzo mi plendas,  vere ekzistas. La granda diferenco
     inter tiu esplorado kaj tio, kion mi spertis,  ne estis la temo sed la
     maniero de la  esplorado:  oni laboris  kun  libervolaj personoj (ofte
     membroj de la laborgrupo kiuj scias cxion pri la esplorado), publikig-
     as la rezultojn  en sciencaj gazetoj kaj sxangxis al besteksperimentoj
     kiam oni  eltrovis ke eksperimentoj kiel  tiu por sendi la numerojn al
     cerbo bezonis tro multon da radiado.                                  
       Kiam la lauxlegxa esplorado je homoj cxefe  nur  analizis,  je  kiuj
     frekvencoj kaj kodigmanieroj la  homoj povis auxdi  signalojn aux mes-
     agxojn,  la  kontrauxlegxa celis uzi tion eblecon por kontroli la cel-
     personon.  Unue oni pridemandis tiun kaj akiris informojn el ties pen-
     saj reagoj. Gxi sxajne indas pagi la prezon, ke la dauxra influado at-
     entigadas la  celpersonon pri la subauxskultado  kaj kelkfoje  kauxzas
     reziston.  Due  oni faras eksperimentojn  iel simile al tiuj de Pavlov
     kun hundoj:  ili esploras kiel oni  influas la celpersonon,  kiel  oni
     sxangxigas ties  opiniojn kaj kiel oni  dirigas ion kontrauxvole.  Oni
     volas programi la cerbon de la celpersono kiel programistoj la komput-
     ilon.                                                                 
       Eble vi kredas min,  ke oni povas fari tiajn eksperimentojn,  sed ne
     ke oni fakte faradas ilin dum jaroj je la samaj viktimoj. Tiam pripen-
     su la malpermesatajn eksperimentojn,  kiujn - ecx en demokrata lando -
     faris la Usxona militistaro.  Tiu esploris je siaj militistoj, je mal-
     liberuloj,  je malsanuloj kaj je aliaj homoj la efikon de medikamentoj
     kaj kemiajxoj -  ecx radioaktivaj - en la homa korpo.  La bazajxoj pri
     tio la esploristoj jam konis el bestaj eksperimentoj, tamen ili oferis
     homajn vivojn por minimuma scienca progreso.  Milaj militistoj  mortis
     post jardekoj  pro kancero,  cxar  ili devis cxeesti  testajn nukleajn
     eksplodojn.  Ke tiu eblis, indikas al vi ankaux,  ke mia rakonto estas
     iomete pli kredebla ol unue sxajnis.                                  
                                                                           
     Multaj homoj pripensas la  motivojn  de la krimuloj.  Ili  volas scii,
     kial tiuj pekas,  ekzemple kontrauxlegxe subauxskultadas.  Laux mi tiu
     ne estas la cxefa demando.  La sercxado por motivoj cxiam pliafabligas
     la bildon de la krimulo en la publikeco kaj forgesigas la sorton de la
     viktimo.  Pli grava ol  la kialo por la krimo estas kiel  oni  finigas
     gxin. Kiel oni igas la krimulojn cxesi la aktivadon,  kiel oni finigas
     la silenton, kiel oni trovas subtenantojn, tiuj estas la cxefaj deman-
     doj kaj pri tiuj mi nun raportas.                                     
       La legxo pri silento, kies Itala nomo estas "omertax",  malparoligas
     kaj atestantojn  kaj viktimojn.  Ne nur la forto kiel en la kazo de la
     Mafia, sed ankaux la malkredebleco pri la aferoj silentigas. Ankaux mi
     dum jaroj nur priparolis la aferojn kun amikoj.  Sed hazarde mi trovis
     vojon por plivastigi mian sciajxon:  amiko proponis al mia frato verki
     libron pri vampiroj.  Mia frato ne multe interesigxis pri tiu ideo kaj
     mi komencis  fari lian taskon.  Pli kaj pli miaj spertoj kaj ideoj an-
     statauxigis la originalan  temon kaj finifine la libro pritraktas kiel
     siencfikcia kunmeto de leteroj kaj  subauxskultadaj aktoj la penskont-
     roladan temon. Je 1993 la libro estis preta kaj mi komencis sendi gxin
     al eldonejoj kaj gazetoj. Mi ne ricevis suficxe bonajn ofertojn -  nur
     malmultaj verkistoj povas publikigi profite aux almenaux senpage. Cxar
     mi mem ne povis pruvi ion,  mi ecx ne menciis en la leteroj al la  el-
     donejoj la plej  grandan  avantagxon de  mia libro:  ke gxi pritraktis
     krom kelkaj sxercoj veran, sed nekonatan aferon.  Iel mi ne estis suf-
     icxe bona verkisto kaj redaktoro skribis al mi, ke la ideo kaj temo de
     mia libro estas bonaj, sed mia realigo ne suficxe konvinkas.          
       Pli sukcesa mi estis je politika kampo.  En  mia hejmlando,  la sub-
     auxskultado de pensoj estas kontrauxlegxa sed ne punita.  Tiu signifas
     se vi sen kortuma permeso subauxskultas la telefonon  per ilo kaj sur-
     bendigas la paroladon,  vi estas  punita.  Sed se vi  subauxskultas la
     cerbon per alia ilo kaj rekonstruas la saman paroladon,  vi  nur faras
     ion kontrauxlegxan sen ricevi punon -  la federacia registaro forgesis
     fiksi punon por tiu krimo. Publikeco kaj gazetaro ridus pri cxiu,  kiu
     volas sxangxi tion.  Tial ecx mi  ne rekte atakis tiun problemon,  sed
     preferis pritrakti la gxeneralan subauxskultadan temon.               
       La cxefaj dokumentoj  pri la limoj de subauxskultado ne estas feder-
     aciaj legxoj sed la deklaracio pri homaj rajtoj de la Unuigxintaj Nac-
     ioj. Laux  artikolo 12  neniu  "suferu arbitrajn intervenojn  en  sian
     privatecon". Tial estas malpermesata, ke iu sen kauxzo subauxskultadas
     alian homon,  sed je specifaj cirkonstancoj -  ekzemple por trovi  kaj
     aresti krimulon -  kortumoj rajtas doni al  la polico la permeson  por
     tralegi la posxtsendajxon al aux de iuj civitanoj. Artikolo 18 protek-
     tas la rajton je libereco de penso - sen iu escepto.  Tiujn artikolojn
     neniu rajtas sxangxi kaj cxiu nacia legxo devas respekti ilin.        
       Tiel cxefa motivo por mia politika agado  estis,  ke oni malgraux la
     deklaracio  pri homaj rajtoj kontrolas kaj subauxskultas homan pensad-
     on. Kaj se ecx la viktimoj ne plu batalas por siaj rajtoj,  kiu restas
     por plenumi tiun taskon? Mi opinias, ke oni ne nur protektu la centran
     parton de tiu rajto pri  libera pensado,  sed ke oni ankaux havu cxir-
     kaux gxi barilon el legxoj, kiuj protektas gxin je la plej rigida niv-
     elo kiu eblas. Plue cxiu, kiu iomete observadas sin mem,  rimarkas, ke
     oni  preskaux  cxion racian penson ankaux pridiskutas  kun amikoj  aux
     familianoj.  Tial mi gxis hodiaux opinias,  ke ne tute malgxusta estas
     mia ideo, ke protekto de pensa libereco ne eblas sen protekto de priv-
     ateco.                                                                
       Estas malfacile  batali kontraux afero sen povi  pruvi la veran dan-
     gxeron pri gxi. Mi ne estis la unua en tiu situacio.  Fakte simila af-
     ero je alia temo okazis antaux tridek jaroj en Svislando: La militist-
     aro volis acxeti aux konstrui nukleajn bombojn kaj jam elektis la bat-
     alaviadiloj tiel, ke ili povis porti tiujn bombojn. Ili ankaux negocis
     kun Svedujo pri kunlaboro je nukleaj armiloj.  Politikistoj,  kiuj ek-
     sciis ion pri tiu projekto, komencis organizi reziston kaj atingis, ke
     je 1962  kaj 1963 la Svisa  popolo vocxdonis  unue pri malpermesi nuk-
     leajn armilojn en Svislando kaj post la malgajno je la  unua afero due
     pri legxo, kiu permesus al la Svisa milistaro acxeti nukleajn armilojn
     nur post ricevi specifan permeson per popola baloto pri tiu temo. Nen-
     iu povis pruvi, ke la militistaro vere planis acxeti la bombojn.  Tial
     ne cxiuj,  kiuj kontrauxas nukleajn armilojn,  partoprenis je la vocx-
     donado. La militistaro gajnis ambaux vocxdonadojn, sed tamen Svislando
     gxis hodiaux ne posedas nukleajn armilojn - ili estis tro multkostaj. 
                                                                           
     Tio fiasko  de la kontrauxnuklea  movado en Svislando estis ankaux por
     mi iel prognozo,  tamen mi  decidis uzi  por miaj celoj  la  eblecojn,
     kiujn donis la aneco al partio.  Memkompreneble,  partian programon ne
     verkas unu kaj neniu atingas celon en partio sen samideanoj. Kiel mal-
     facile estas trovi samideanojn jam montras la ekzemplo de mia familio.
     Tie miaj samideanoj estis entute kvar:  mia avo Edward S kaj mia onklo
     Georg F kun sia familio.                                              
       Mia  avo  iam trovis subauxskultilon en sia gxardeno kaj  kvin jaroj
     post lia morto,  tiu novajxo alvenis en formo de sxerca rakonto al mi.
     Ekzistis neniu racia kauxzo por subauxskulti pensiulon.  Mia parencaro
     ne kredis  lin pro la ideo,  ke sen kialo ankaux ne estas krimo.  Alia
     afero estis tio de mia onklo Georg F: Li estis instruisto kaj organiz-
     is por siaj lernantoj vojagxojn al la socialismaj landoj. Je la tempoj
     de la malvarma milito, tiu organizado estis suspekta. Pro tio oni sub-
     auxskultis liajn telefonparoladojn kaj faris aliajn similajxojn.  Alie
     ol mia avo,  li  havis pruvojn.  Kelkfoje la oficiroj parolis kun liaj
     lernintoj je militservo pri iliaj vojagxoj al socialismaj landoj. Pos-
     te kelkfoje  la lernintoj rakontis  al sia instruisto,  kion oni sciis
     pri li. Post la fino de la diktaturo en Moskvo, la suspekta agado igx-
     is estiminda interkomprenigxo de popoloj kaj oni donis al li la Feder-
     acian Krucon pri Merito.                                              
       Nun, tiuj estis nur normalaj homoj. Partioj partoprenas aktive en la
     regado de landoj kaj tial iliaj  membroj estas pli interesaj por  sub-
     auxskultantaj organizoj. Tiuj spertoj kauxzas reziston kaj por mi est-
     is surprizo kiom multajn samideanojn mi trovis en mia partio.  La unua
     subauxskultada viktimo, kun kiu mi tie konatigxis, estis Hans-Georg S.
     Eble  li tro interesigxis pri  la sekvanta  evento,  kiu okazis antaux
     jardekoj:  Nia sxtato iam konsistis el du sxtatoj,  kiujn oni kunmetis
     post  baloto.  Por la baloto,  oni dividis la estontan sxtaton en kvar
     regionojn. En tri de la kvar regionoj venkis tiuj,  kiuj volis la kun-
     igon, en la kvara tiuj, kiuj kontrauxis gxin.  La venkitaj iris nun al
     la plej alta federacia kortumo kaj venkis.  La  sxtata registaro devis
     organizi novan baloton.  Memkompreneble gxi ne volis perdi kaj pro tio
     atendis dum du jardekoj gxis la homoj alkutimigxis vivi en kuna sxtat-
     o. Tiam oni denove  balotis  kaj la kontrauxuloj ne plu gajnis  en  iu
     regiono.  Hans-Georg  S ne  volis akcepti la rezulton kaj  batalis per
     pacaj  rimedoj por  la redisigo en du sxtatojn.  Sxtato nur estas mal-
     grava parto de la federacio,  kiu mem estas  parto de unio.  Tamen ek-
     zistas federaciaj  kaj sxtataj legxoj  por protekti la ekziston  de la
     sxtato.                                                               
       Ekzemple la  Oficejo por Protekti  la Konstitucion  havas  la rajton
     subauxskulti  cxiun,  kiu endangxerigas la ekziston de  sxtato.  Mi ne
     sciis, cxu estis tiu oficejo aux iu alia, sed fakte iu subauxskultadis
     lin. Je oktobro 1991,  Hans-Georg S igxis estro de la urbcentra organ-
     izo  de mia partio kaj  mi igxis la dua estro.  Por konatigxi ni estis
     renkontigxontaj en sia logxejo. Antauxe mi faris kelkajn telefonalvok-
     ojn kaj spertis ion, kio en la okcidento estas rarega: mi eniris dial-
     ogon anstataux atingi la alian flankon.  Mi denove provis alvoki,  sed
     tamen mi eniris la saman dialogon. Rakontante tion poste al Hans-Georg
     S, li respondis, ke li havis multajn ege similajn spertojn kaj tiel li
     eltrovis, ke oni subauxskultis lin. La subauxskultantaj organizoj ver-
     sxajne uzas dialogojn kiel tiu je la telefono por influi al aliaj hom-
     oj sen rekte paroli kun ili. Al ili ne gravas, se la viktimoj rimarkas
     la subauxskultadon.  Ili nur evitas, ke oni povas pruvi la subauxskul-
     tadon.  Legxoj kaj ordo bazas en nia lando je rajto kaj justeco;  tial
     oni devas pruvi la krimojn, pri kiuj oni plendas. Kaj sen pruvo oni ne
     trovas rektan helpon.                                                 
                                                                           
     Neniu volas -  almenaux oficiale -  ke cxiu rajtas subauxskulti cxiun.
     Sed je specifaj  cirkonstancoj sonas racie doni al kelkaj  organizoj -
     kiel polico aux esplorista  laborgrupo -  la rajton subauxskulti iun -
     en la unua kazo krimulon, en la dua celpersonon, pri kiu oni esploras.
     Almenaux la unua afero igxis publika temo en nia lando.  La polico jam
     havas  la rajton subauxskulti telefonajn komunikojn,  leterojn kaj ek-
     sterlogxejajn konservaciojn.  Je  1992  komencigxis publika diskutado,
     cxu oni ankaux permesu al la polico  la grandan auxskultadatakon.  Tiu
     estas la rajto sekrete subauxskulti privatajn logxejon. La tekniko jam
     de longe ekzistas kaj ecx iam federacia ministro de mia  partio rezig-
     nis pri sia ofico pro la uzo de tio tekniko: li kontrauxlegxe permesis
     la subauxskultadon de privata logxejo de homo pro grava suspekto. Fak-
     te tiu homo havis nenian kulpon.                                      
       Intertempe la tekniko por subauxskulti logxejojn igxis pli forta kaj
     samtempe la telefonsubauxskultado pli kaj pli malfacila pro  la uzo de
     cxifra tekniko.  Krimuloj  ofte havas  bonegajn  telefonojn intersxan-
     gxante nur cxifritajn mesagxojn, kiujn ne plu povas traduki la policaj
     komputiloj. Tial la polico preferas auxdi tion,  kion la homoj parolas
     en la telefon aux auxdas elvenante gxin,  ol tion,  kio  iras inter la
     telefonoj tra la aero aux  konduklinioj.  Plue oni ankaux interesigxas
     pri tio, kion krimuloj aux - ecx pli informdona - iliaj konatuloj par-
     olas en siaj logxejoj. Cxar la publika diskutado pri tiu tekniko igxis
     pli kaj pli forta,  venis ankaux nia ebleco por publike esprimi la op-
     inion pri tio, kio okazas kontraux ni. Nia loka urbera partia organizo
     skribis leteron al parlamentano Gerhart  Rudolf B  por esprimi la mal-
     konsenton pri tio,  ke oni volas  permesi la grandan auxskultadatakon.
     Specife ni ankaux kontrauxdiris la enkondukon de teknikoj, kiuj eblig-
     as ekkoni  saman aux ecx pli  bonajn  informojn  pri la subauxskultata
     persono.  Rezumon de tiu peto ni publikigis  en nia urba partia gazeto
     je auxgusto 1992 kaj tiel mi unuafoje  publike elparolis la malkonsen-
     ton pri la subauxskultado.                                            
       Similaj aliaj publikaj eldiroj - en radioj aux gazetoj -  sekvis. La
     eldiroj cxiam iomete  devis agnoski la konekson,  sed tamen  ili estis
     suficxe  klaraj.  Ekzemple televida  firmao filmis dum ses  monatoj la
     tutan  privatan kaj  publikan vivon de  libervoluloj en  ilia logxejo.
     Poste oni prezentis filman kaj sciencan rezulton en televida programo.
     Je auxgusto aux  septembro 1994 oni diskutis pri tiu projekto  en rad-
     ioprogramo kun unu el la libervoluloj.  La redaktoro demandis la auxs-
     kultantaron,  cxu ili ankaux libervole  partoprenus  en tiu aux simila
     projekto.  Mi alvokis kaj diris, ke mi ne estas kontraux tiu projekto.
     Sed mi tamen ne estus libervolulo,  cxar unue mi ne cxiam  agadas tiel
     bone kaj perfekte,  ke mi volas permesi al aliaj vidi gxin en televid-
     ilo,  kaj due miaj konatuloj kaj amikoj devus ankaux iom vivi sub tiaj
     kondicxoj se ili vizitas min aux telefonas kun mi.  Tion mi ne  volas.
     Oni ne forgesu, ke subauxskultado ne nur surbendigas la eldirojn de la
     celpersono, sed ankaux la vortojn de cxiu, kiu korespondas kun li (aux
     sxi) aux ecx nur parolas dum lia cxeesto.  La vundigo de tiuj nerektaj
     viktimoj estas  malpli granda ol tiu de  la rektaj viktimoj,  sed ilia
     nombro estas  ege pli granda.  Mi supozas,  ke escepte de James C  Lin
     cxiu, kies nomon mi menciis en tiu-cxi publikajxo, apartenas ankaux al
     la nerekta viktimaro de la subauxskultado celante kontraux mi.        
       Kvankam ekzistas por la federacia parlamento proporcia balotsistemo,
     oni tamen dividis la federacion en balotdistriktojn,  al kiu apartenas
     la parlamentanoj.  Cxiu balotdistrikto havas almenaux unu parlamentan-
     on, kiu gajnas la baloton en la distrikto, kaj kelkfoje ankaux kelkajn
     aliajn,  kiuj  estis kandidatoj en la distrikto kaj eniris malrekte la
     parlamenton laux la reguloj por doni al la malpli  grandaj  partioj la
     proporcian kvanton da mandatoj. Klaus K, kiu estis enironta la parlam-
     enton por  nia partio kaj urbo je la  baloto 1994,  elektis nian urbon
     pro la ekzisto de la plej gravaj kortumoj. Li estis ministro pri legx-
     aj aferoj kaj al li placxis esti parlamentano por la urbo de la feder-
     aciaj kortumoj.  Je 1990 li aligxis al mia partio en mia urbo kaj ekde
     tiam li vizitis niajn plej gravajn partiajn kunvenojn.                
       Cxar ni estis havontaj gravan parlamentanon, ni memkompreneble prov-
     is uzi  tion iomete pli grandan influon al la federacia politiko.  Pro
     tio mi decidis donaci al la ministro je  lia inauxguro kiel parlamenta
     kandidato afisxon  kontraux la granda auxskultadatako.  Mi trovis sub-
     tenadon de Ralf S,  kiu ankaux havis spertojn: Iam li trovis en gazeto
     strangan anoncon kaj alvokis pro scivolo  je gxia telefonnumero.  Tiun
     anoncon enmetis la polico laux volo de krimulo,  kiu tiel volis negoci
     kun la  polico pri mona pagado.  Alikaze li  minacis ataki la fervojon
     per bomboj aux similaj aferoj. Tiel la polico supozis, ke Ralf S povus
     esti tiu krimulo, kaj intervjuis lin. Poste li auxdis strangajn sonojn
     je sia telefono. Rakonte tion al jxurnalisto, tiu eltrovis, ke la pol-
     ico dum unu tago lauxlegxe subauxskultis la telefonon de Ralf S. Kvan-
     kam Ralf S konsentas pri la celo kun la polico,  li ne multe sxatas la
     agadmanieron de la polico.  Ili  traktis lin malgxentile dum la inter-
     vjuo. Plue la polico  gxis  hodiaux ne oficiale informigis lin  pri la
     subauxskultado kvankam tiu posta informo estas deviga laux legxo.     
       Nun, kun la subtenado de Ralf S kaj ankaux de la tiama urba parties-
     tro Ullrich E,  la partia junularo decidis transdoni mian afisxon kiel
     kuna donaco kaj ankaux akceptis rezolucion, ke oni ne permesu la gran-
     dan auxskultadatakon  kaj  ke oni traktu la  aktojn de  kontrauxlegxaj
     subauxskultadoj laux la samaj legxoj, kiuj ekzistas por la aktoj de la
     Orientgermanaj kaj Cxehxaj sekretservoj el komunismaj tempoj. La lasta
     estis grava por mi, cxar tiel ni esprimis publike,  kion laux nia volo
     okazu kun la subauxskultadaj aktoj, kiuj versxajne ekzistas pri ni. La
     ministro  Klaus K gxojis pri la donaco kaj samtempe ankaux devis klar-
     igi al la cxeestantaj jxurnalistoj,  ke li  mem ne "mendis" la donacon
     kiel ili supozis. Li rakontis pri siaj spertoj kun sekretservoj,  kiam
     li prezidis la sekretservon de nia lando. Li rakontis, ke la malamikaj
     sekretservoj ellaboris liajn privatajn aferojn kaj publikigis  ilin en
     gazeto en fia formo. Tial lia resumo estis,  ke "la granda auxskultad-
     atako prenas tro  multe kaj  donas  tro malmulte." Intertempe li estis
     sxangxinta  al la ofico pri eksterlandaj aferoj kaj la nova ministrino
     pri legxaj aferoj  Sabine L-S igxis alia grava samideano por  mi.  Ili
     decidis,  ke  nia partio  rezistu  kontraux la enkonduko de  la granda
     auxskultadatako.  Gxi igxis temo de  varbada kampanjo kaj mi ankaux ne
     povis  rezisti la tenton,  denove publikigi mian opinion.  Sub  partia
     nomo mi eldonis flugfolion kun titolo "Kial nei la grandan auxskultad-
     atakon". Gxi trovigxas nun ankaux je Interreto.                       
       Mia partio perdis multajn  balotojn,  sed almenaux denove  eniris la
     plej gravan federacian parlamenton kaj registaron.  La temo  "subauxs-
     kultado" ne estis sukcesa temo,  cxar cxiu vidis la bezonon pri  novaj
     kontrauxkrimulaj legxoj, specife kiam la Federacia Novajx-Servo kaptis
     krimulojn,  kiuj acxetis eksterlande nukleajxon kaj portis gxin enlan-
     den per aviadilo. Je du federaciaj partikunvenoj mia partio rifuzis la
     grandan auxskultadatakon per granda plimulto, sed tamen la premo plig-
     randigxis.  Oni decidis,  ke la tuta partianaro vocxdonu pri tiu temo.
     Mi favoris la baloton pro du kauxzoj:  unue mi cxiam volis pligrandigi
     la eblecojn de  la normalaj partianoj influi  la politikon kaj due  mi
     supozis, ke ni facile gajnus tiun baloton kaj tiel fiksadas la opinion
     de mia partio por cxiam.                                              
       Semajna gazeto publikigis skandalon,  kion mi konsideris esti favora
     por mia pozicio kaj tiu de mia partio:  la  Federacia Novajx-Servo or-
     ganizis la nuklean kontrabandon mem kaj ecx elektis libervole la tagon
     por aresti la krimulojn tiel,  ke gxi okazis malmultaj semajnoj antaux
     la baloto  en  tiu sxtato,  kie la  sekretservo rezidas.  Pli poste la
     cxefo  de  la Federacia  Novajx-Servo rezignis,  cxar kelkaj altrangaj
     politikistoj volis uzi la sekretservon por pluan politikan taskon: gxi
     sercxu eksterlande la monon  de la eksa komunisma partio.  Se skandala
     afero malkovrigxos,  gxi eble helpos je iuj balotoj tiun konservativan
     partion, kiu cxiam kaj cxie publike avertas pri la komunisma dangxero.
       Tamen la venontaj balotoj montris,  ke  la publikado de skandaloj ne
     multe influas la vocxdonadojn. La skandalo je la Federacia Novajx-Ser-
     vo estis multsemajna gazetara temo kaj subtenis tiujn, kiuj kontrauxis
     novajn subauxskultadajn legxojn.  Tamen  mia partio  ne eniris la tiam
     elektitan parlamenton de la plej granda sxtato en la federacio.  Klaus
     K, kiu dum ses monatoj ecx estris la eksterlandan politikon de la tuta
     unio, rezignis de la partia estreco, sed restis federacia ministro kaj
     parlamentano.  Je la partia baloto, la partianoj de mia partio malsek-
     vis la pozicion de la  federaciaj partikunvenoj kaj  demokrate decidis
     enkonduki la grandan auxskultadatakon -  sed nur sub severaj kontroloj
     de kortumoj.  Oni ofte demandis  min,  kial mi ne  forlasis la partion
     post la malvenko je tiu baloto.  Mi restis pro du kauxzoj: Unue mi ak-
     ceptas kiel demokrato la rezulton de baloto, kiun mi mem volis. Due mi
     trovis en mia partio malgraux la malvenko multon da subtenado.  Sabine
     L-S ecx rezignis  de sia ministra ofico kiel publika protesto kontraux
     la enkonduko de la granda auxskultadatako kaj tiel montris sian solid-
     arecon kun la subauxskultadaj viktimoj.  Danko  al tiu ministrino sig-
     nifas ankaux resti en la sama partio kiel sxi.                        
       Hodiaux  mi scias,  kial Klaus K  avertis nin,  ke ni ne faru  el la
     granda auxskultadatako cxefan simbolan demandon. Li antauxvidis, ke ni
     riskis kaj perdis cxion:  la partio ne plu cxeestas en tri kvaronoj de
     la sxtataj parlamentoj (kiu ankaux havas aliajn kauxzojn), miaj samid-
     eanoj perdis influajn poziciojn en partio kaj registaro,  al mi ne plu
     eblas batali pro mia detruita privateco en la partio. Krei duan polit-
     ikan  fronton -  eble pri la  demando,  per kiuj teknikaj rimedoj  oni
     realigos la  grandan auxskultadatakon -  estas  facilvidebla nun stul-
     tajxo,  kvankam gxi estus grava:  ju pli da tekniko oni permesas,  des
     malpli restas de la rajto pri liberaj  pensoj.  Pro la eksperimentado,
     mi apartenas al la malmultaj sciantoj pri tiu, kion kelkaj esploristoj
     volas permesigi, se ili iam ricevos suficxe da influon.               
       Estas ege bedauxrinda afero ke ekzakte mia opinio,  ke al  cxiu homo
     apartenas  minimuma kvanto de nevundeblaj bazaj rajtoj,  igxis kaptilo
     por miaj samideanoj  en la federacia registaro kaj detruis iliajn kar-
     ierojn. Almenaux la lastajn balotojn iel sukcese postvivis mia partio:
     Ne pro grandaj ideoj kiel la defendo de bazaj rajtoj sed pro plibonigo
     de la cxiutaga  politika laboro,  pro la helpo de multaj normalaj par-
     tianoj cxe la  varbada  kampanjo kaj pro la malperfekteco  de la aliaj
     partioj.                                                              
       Miista homo estas tiu,  kies agado nur celas al la propra avantagxo.
     Micentra homo estas tiu,  kiu vidas je cxiu evento rilaton al si  mem.
     Mi ne estas miista,  sed eble vi supozas, ke mi estas micentra cxar mi
     vidas tiel  multajn ligojn inter mia sorto kaj la politiko de mia lan-
     do. Tial vi sciu:  la  faktoj estas veraj,  nur eble ilia interpretado
     spegulas miajn spertojn kaj opiniojn.  El fremda lando salutas vin via
     Frank S.                                                              
                                                                           
     



Informoj pri la aferoj en la Subauxskultada Rakonto
La libro menciita en la rakonto trovigxis en la reto de 1993 gxis 2003, sed nun ne plu. Sed la ankaux la menciita flugfolio (Postscript-Dosiero) plu ekzistas. La kopirajto de tiuj dosieroj apartenas al Frank Stephan. Pluaj rilataj aferoj pri la temo de la rakonto ankaux trovigxas en la reto: La Euxropa Parlamento en rezolucio A4-0005/99 postulas internacian konvencion kontraux la evoluo kaj uzo de penskontrolaj teknikajxoj laux jena teksto: ``The European Parliament, ... 27. Calls for an international convention introducing a global ban on all developments and deployments of weapons which might enable any form of manipulation of human beings; ... '' (La Euxropa Parlamento, ... postulas internacian konvencion por tutmonda malpermeso de armiloj kiuj ebligas la manipluadon de homoj je iu ajn maniero; ...) Je iu aldona fonto de la ttt-pagxo de la Euxropa Parlamento ligite al la rezolucio trovigxas la propono antaux la parlamenta pridiskuto, kio estis la fonto de la rezolucio kaj kio malkasxas la kialon de enkonduko paragrafon 27 (tie paragrafo 30): ``The European Parliament, ... 30. Calls for an international convention for a global ban on all research and development, whether military or civilian, which seeks to apply knowledge of the chemical, electrical, sound vibration or other functioning of the human brain to the development of weapons which might enable any form of manipulation of human beings, including a ban on any actual or possible deployment of such systems. ...'' (La Euxropa Parlamento, ... postulas specife fari internacian konvencion, kio tutmonde malpermesas cxiujn esploradon kaj evoluon, cxu milita aux civila, kio volas uzi sciado pri kemika, elektra, sonvibrada aux alia funkcio de la homa cerbo por armilo por manipuli homojn en iu-ajn maniero. La malpermeso inkludu la uzon de cxiu aux jam ekzistanta aux teorie ebla tiela teknikajxo. ...). La subauxskultado kontraux Ralf S estas ankaux Germanlingve priskribita en legantletero al gazeto Eulenspiegel. Informoj pri kelkaj de la teknikoj menciitaj en la rakonto trovigxas ankaux en la faka libro "Microwave Auditory Effects and Applications" de James C. Lin, eldonite 1978 de Charles C. Thomas Publishers en Springfield, Illinois. La ISBN-kodo estas 0-398-03704-3. La Deklaracio pri Homaj Rajtoj de la Unuigxintaj Nacioj haveblas kiel Postscript-Dosiero. En Marto 2004 la plej alta kortumo decidis pri la Granda Auxskultadatako. Vidu la artikolon el Spiegel Online.


La Alfabesto

     L A   A L F A B E S T O                                               
                                                                           
     En praaj tempoj,  kiam la Eternulo liberigis sian popolon de la sklav-
     eco kaj anstatauxigis la lauxfortan  ordon per la legxo,  Moseo ankaux
     ordonis ami la savanton "per via tuta koro kaj per  via tuta animo kaj
     per via tuta forto".  Se viro amas virinon, li verkas poemojn por sxi.
     Same  la  popolo  plenumis la ordonon ami Dion per verki 150 psalmojn,
     kiujn oni pregxis hejme aux kantis en Diservo.  Inter ili,  la psalmoj
     9, 10, 25, 34, 37 kaj 145 konsistas el versoj, kies unuaj literoj est-
     as lauxvice la literoj de la Hebrea alfabeto; en la psalmo 119 tiu ar-
     to trovas ecx pli prefektan formon:  22 strofoj konsistas el 8 versoj,
     kiuj cxiuj komencas  per  la sama Hebrea litero.  Same la Plorkanto de
     Jeremia konsistas el kvin alfabetaj poemoj,  jen  Esperanta traduko de
     la lasta kvina plorkanto,  malpli lauxvorta ol tiu de Zamenhof kvankam
     gxi bazas sur lia traduko. Ne forgesu, ke la Hebrea alfabeto nur konas
     konsonantajn literojn.                                                
                                                                           
        1 Bonvolu memori, ho Eternulo, kio farigxis al ni,                 
          Bonvolu rigardi: nia malsorto videblu al vi.                     
        2 Cedis ni heredajxojn al fremduloj,                               
          Certe en niaj domoj nun logxas aligentuloj.                      
        3 Cxiuj ni farigxis senpatraj orfoj kaj orfinoj.                   
          Cxi tiam niaj patrinoj estas kiel vidvinoj.                      
        4 Doni monon ecx por akvo ni devas,                                
          Drakone ni nur pagite nian lignon ricevas.                       
        5 Forte oni nin je nia kolo pelas,                                 
          Fiuloj post laciga laboro ripozon sxtelas.                       
        6 Genuigxinte al Egiptujo ni etendas manon,                        
          Genton Asiran ni petas por ricevi panon.                         
        7 Gxoje pekis niaj patroj ne plu vivantaj,                         
          Gxuste tiaj malbonagadoj igas nin suferantaj.                    
        8 Hordoj da sklavoj rajtas al ni cxion ordoni,                     
          Hodiaux neniu kuragxas liberecon al ni redoni.                   
        9 Hximeraj dangxeroj mortigetas nin akirante panojn,               
          Hxaosa dezerto sendas al ni glavumajn militanojn.                
       10 Jam kiel forno varmegigxis nia hauxto sen pauxzo,                
          Jejuneco, ecx malsato, tio estas la kauxzo.                      
       11 Jxus oni en Cion senhonorigis la virinojn,                       
          Jxus ankaux en la urboj de Judujo la junulinojn.                 
       12 Krimuloj sendas la princojn al pendulimo,                        
          Kaj ili traktas la maljunulojn per malhumulimo.                  
       13 Laux ordono la junuloj muelsxtonojn portas.                      
          La knaboj pro lignosxargxo preskaux mortas.                      
       14 Maljunuloj niaj ne plu cxe pordego sidas,                        
          Malaperis junulaj kantoj, ili ne plu ridas.                      
       15 Nenia gxojeto en niaj koroj restas,                              
          Ni funebras kaj ne plu dancrondojn festas.                       
       16 Perdis ni la kronon, de la kapo gxi falis,                       
          Pekoj niaj tiam kontraux ni mem ekbatalis.                       
       17 Restas pro tio forto nek en koro nek en korumo,                  
          Revenas tial ne plu al niaj okuloj la lumo.                      
       18 Sur la monto la kauxzo: dezerta farigxis Cion.                   
          Solaj vulpoj vagas tie, enlogxantoj havas nenion.                
       19 Sxtono solida estas Vi, ho Eternulo, dum jarmiliono.             
          Sxangxas multaj generacioj, sed restas via trono.                
       20 Tamen ni volas scii, kial ni forgesitaj estas?                   
          Tempegon longegan nun ni forlasitaj restas.                      
       21 Voku nin al Vi, ho Eternulo, ke revenu ni.                       
          Vi revenigu niajn tagojn, kiel pasinte helpu Vi.                 
       22 Zorgomarkite ni demandas: Cxu vi nin forpusxadas?                
          Zenitas Via kolero, tro forte Vi nin kontrauxadas!               
                                                                           
     Dum la jarcentoj la arto de alfabetaj poemoj - kiel multaj aliaj afer-
     oj - profanigxis kaj Esperantigxis. Ili nun laux la Esperanta alfabeto
     havas 28 anstataux 22 versojn  kaj ili ofte temas pri bestoj.  Tial la
     nomo  "alfabesto".  En la komenca klasika  periodo,  alfabestoj sekvis
     striktan formon. Jen ekzemplo:                                        
                                                                           
          Azeno sukcesas per agi rigide                                    
          Bovo somere sur la alpon iras                                    
          Cervo kuras tra arbaro rapide                                    
          Cxevalo multpezan cxaron fortiras                                
                                                                           
          Delfenoj helpas homojn en la maro                                
          Elefanto famas pro sia grando                                    
          Fisxoj idigas per granda ovaro                                   
          Gepardo plej rapidas sur la lando                                
                                                                           
          Gxirafo altarbajn foliojn mangxas                                
          Hamstro logxemas en subtera loko                                 
          Hxameleono la koloron sxangxas                                   
          Igvano gxuas sunbrilon sur roko                                  
                                                                           
          Jaguaro estas de kata raso                                       
          Jxunglosimioj kauxzas multan bruon                               
          Kato cxiam revas pri musocxaso                                   
          Leporo ne uzas subteran truon                                    
                                                                           
          Muso mangxas restojn de homa lukso                               
          Najtingalo kantas longe kaj bele                                 
          Orangutano grimpas pro la nukso                                  
          Papilioj ofte aspektas hele                                      
                                                                           
          Rano akvodevena logxas sur ter'                                  
          Skaraboj flugadas tra multaj landoj                              
          Sxafo neniam estis stulta en ver'                                
          Testudoj nagxadas cxe maraj strandoj                             
                                                                           
          Urso bongustege mangxas mielon                                   
          Uxauxas hundo kiam kato cxeestas                                 
          Vermo ecx neniam vidas cxielon                                   
          Zebroj en Afrikaj dezertoj restas                                
                                                                           
     Tiu klasika alfabesto havas kvar formalajn aspektojn: La versoj komen-
     cigxas lauxvice per la 28 Esperantaj literoj. Cxiam la unua vorto est-
     as nomo de besto.  Cxiu verso konsistas el 11 silaboj. Cxiuj kvar ver-
     soj formas strofon, kies rimo havas la formon ABAB.  Normale la bestoj
     estas bone konataj, sed oni vidas je la literoj "jx" kaj "ux" la limon
     de la verkado:  Ne ekzistas besto,  kies nomo komencigxas per "jx" aux
     "ux" - tial je "jx" oni trovas la kunmetitan vorton "jxunglosimio" kaj
     je "ux" la  vorton  "uxauxi",  kiu  similas al  la gxusta vorto miauxi
     kvankam hundoj normale bojas.  Tiu klasika alfabesto versxajne devenas
     el infanlibro:  Oni povas imagi libreton kun belaj bildoj por la etul-
     oj, kiu sur cxiu pagxo prezentas kvar bestoj kun iu tipa por ili. Kel-
     kfoje la informoj pri la besto estas iel nula, cxar rimaj aferoj plen-
     umendas, ekzemplo estas la frazo pri la helaj papilioj.               
                                                                           
     En pli modernaj tempoj, homoj igxis pli kaj pli malseriozaj kaj liber-
     aj. Same la arto, kiel la dua alfabesto montras:                      
                                                                           
          Azeno la lakton de                                               
          Bovino sxatas                                                    
          Cervo per kornoj                                                 
          Cxevalon batas                                                   
                                                                           
          Delfeno sole en maro nagxas                                      
          Elefanton batali neniu kuragxas                                  
                                                                           
          Fisxon kaptitan                                                  
          Gorilo mangxas                                                   
          Gxirafo longade                                                  
          Hamstran felon trancxas                                          
                                                                           
          Hxameleono krias                                                 
          Igvano ebrias                                                    
          Jaguaro nur iras                                                 
          Jxunglosimio pri vento miras                                     
                                                                           
          Kato ne sxatas la esprimon                                       
          Leporo ne komprenas la rimon                                     
          Muso sxatas esti poeto                                           
          Najtingalo kantas pri floreto                                    
                                                                           
          Orangutano sxtultumas                                            
          Papilio cxirkauxflorumas                                         
          Rano lagon ensaltas                                              
          Skarabo cxe skarabino haltas                                     
                                                                           
          Sxafa lano plimoligas                                            
          Testudan karapacon                                               
          Urso donas al                                                    
          Uxao-Uxao donacon                                                
                                                                           
          Vermo en la lasta linio                                          
          Zebro - nun poema fino                                           
                                                                           
     En la dua  alfabesto nek la strofoj nek la versoj havas  fiksitan lon-
     gecon. La strofoj konsistante el kvar versoj aux havas la riman formon
     AABB  aux nur la  dua  kaj kvara verso rimas  (ABCB),  la du  duversaj
     strofoj rimas AA. Tamen restas la plej grava eco: La versoj komencigx-
     as per bestaj nomoj en  alfabeta ordo.  Kvankam  gxi estas pli libera,
     gxi ankaux ne solvis la "ux"-proplemon:  Uxaui kaj  uxao-uxao ne estas
     anstatauxeblaj - ankaux ne en la aliaj alfabestoj.                    
                                                                           
     La enhavo de la  dua alfabesto estas  pli sxerca ol  serioza.  Kvankam
     kelkaj versoj kiel "najtingalo kantas pri floreto" kaj "rano lagon en-
     saltas" similas al tiuj de la unua poemo, la plimulto ne multe rilatas
     al la besto kaj oni povus anstatauxigi  bestan nomon  per alia.  Tamen
     trovigxas ankaux rilatoj al la auxtobiografio de la verkisto: ekzemple
     pro la fakto ke sxi tradukis libron pri poeta muso al Esperanto, trov-
     igxas la verso "muso sxatas esti poeto".                              
                                                                           
     Kvankam la unuaj du alfabestoj ne havis veran enhavon,  sed cxefe int-
     encis plenumi la formon, la tria alfabesto rakontas pli seriozan afer-
     on en formo de alfabesto. Oni skribis gxin en la dudeka jarcento, kiam
     la sola serioza temo estas kruelajxo:                                 
                                                                           
          Alvenas ofte multegaj hundoj                                     
          Belaspektaj kun svigantaj vostoj.                                
          Celoj iliaj estas kasxitaj grundoj                               
          Cxar ili scias kie kusxas la ostoj.                              
                                                                           
          Dank' al bonaj hundaj memoroj                                    
          Eltrovas ili, kie ripozas restoj                                 
          Forgesitaj kiam regadis teroroj.                                 
          Geviktimojn nun mangxas bestoj.                                  
                                                                           
          Gxoje ili gxuas ostojn de malfelicxaj.                           
          Hundaj animoj la homajn malegalas.                               
          Hxoroj nur kantadas je morto de ricxaj.                          
          Ien la korpoj de malricxaj nur falas.                            
                                                                           
          Jam frue merkrede hundojn oni alportis,                          
          Jxauxde hundoj kuniris al sekreta loko.                          
          Kruelaj murdistoj pafadis, multaj mortis,                        
          Lauxdire tiu okazis inter arbaro kaj roko.                       
                                                                           
          Mangxigitaj per viktima viando,                                  
          Ne forgesis ili gxin, estis tro bongusta.                        
          Oni povas observi, ke cxe arbara rando                           
          Pro malsato al hundoj placxas la maljusta.                       
                                                                           
          Revenante ofte je kreskanta mangxemo                             
          Silente la loka hundaro evoluas al nova raso.                    
          Sxaf- kaj porkmortigo por ili ne plu estas temo,                 
          Tra la arbaro al sekretejo gvidas la cxaso.                      
                                                                           
          Unufoje jxurnalisto sekvis ilin al alia arbara lado,             
          "Uxao" estis je alveno la sola sono kaj nura vorto.              
          Vere impresas lin, ke la hundoj sxajnis esti sen edukado.        
          Zorgeme li plendis pri misedukado en sia raporto.                
                                                                           
     Ne  nur  kruelajxoj,  sed ankaux la  amo estas cxefa temo en homa vivo
     kiel la multaj  kiss-and-kill-filmoj montras.  Tial ekzistas alfabetaj
     ampoemoj, kvankam ili perdis cxion rilaton al originala besta temo:   
                                                                           
          Antaux multaj monatoj aux jaroj                                  
          Belega virino konatigxis al mi.                                  
          Certe placxas al mi la belaj haroj,                              
          Cxarmas via rideto, mirinda estas vi.                            
                                                                           
          Dum la enua longa tempo sola                                     
          Estis en cerbo nur espera vento.                                 
          Forgesita la patrina mano mola,                                  
          Gepatrojn ne sercxas la sento.                                   
                                                                           
          Gxojon kauxzas la reva plenumo                                   
          Hele brilas encerbe la suno.                                     
          Hxoroj kantas je cxiu brakumo                                    
          Inundas fluso tirita de la luno.                                 
                                                                           
          Jam ofte trafas nin malcxeesto,                                  
          Jxetas nin en malvarmegan veteron.                               
          Kaj nur telefono ebligas ama resto,                              
          Ligon donas ankaux sendi leteron.                                
                                                                           
          Mirinde postvivas tion la amo                                    
          Neniam sxajnas fini la sentado.                                  
          Ofte oni konatigxas pri la samo                                  
          Per vortoj nur en poeta verkado.                                 
                                                                           
          Restas nur revoj pri mia amikino                                 
          Samideanino, nur vi min interesas.                               
          Sxajnas ke la atendo estas sen fino.                             
          Tamen mi vin vere neniam forgesas.                               
                                                                           
          Unufoje denove tamen renkontigxi sukcesos                        
          Uxao-uxaoj ne akompanos nin al privata cxeesto.                  
          Vere mi faros, kion gxis tiam mi nur promesos:                   
          Zorgi por vi tiel, kiel kuna vivo igxas festo.                   
                                                                           
     Delonge oni scias,  ke la vera plej bela amo estas tiu de sxafisto kun
     juna belino.  Pri tiu temas la sekvanta alfabesto, en kiu ne la versoj
     sed la vortoj komencigxas lauxalfabete.  Plue pro  la sxafisto revenas
     la konekto al bestoj,  nome al sxafoj kaj hundoj. Cxar cxiu vorto kom-
     encigxas  per fiksita litero,  la enhavo ne plu  klare videblas kaj la
     leganton helpas rezumo:  Sxafisto amas nesukcese belulinon kaj frenez-
     igxas pro jxaluzo kaj amo. Tial li forgesas sian laboron,  sed la fid-
     ela hundo plu kunigas  la  sxafaron.  Mallonge dirita,  ne virinoj sed
     hundoj indas esti amataj.                                             
                                                                           
          Amatino bela certe cxarmas. Dolcxumo esperanton frenezigas.      
          Gajulo gxoje heroe hximeran idilion jejxuras jxaluzege.          
          Kaj laborulo mankas, neniu ordonulo perditajn revenigas.         
          Sed sxafaron tamen unuigas uxao-uxao vere zorgemege.             
                                                                           
     




Moderna Babelo

     M O D E R N A   B A B E L O                                           
                                                                           
     En la tuta imperio regis nur unu lingvo kaj unu skribmaniero. Cxiu in-
     fano inter la Elbo kaj  Vladivostoko,  inter Murmansko kaj la Kauxkaza
     Montaro lernis la Rusan lingvon kaj la kirilajn literojn.  Kaj ili ek-
     konstruis novan socion. Bedauxrinde ties fundamento ne estis justo sed
     forto kaj  ne  la kredo al la Eternulo sed tiu al Lenino.  Estis ke la
     registaro opiniis, ke religio estas drogo.  Ili sendis Gargarin al ek-
     stertera spaco kaj li  raportis,  ke li ecx tie ne vidis la Eternulon.
     Sed Leninon  cxiuj  vizitis en lia  lasta logxejo apud la registarejo.
     Kiam denove sxtatestro mortis, la Eternulo alparolis la sekvanton:    
       - Mihxail, vi nun estros la sxtaton kaj mi volas paroli kun vi.     
       - Kial, pri kiu vi plendas?                                         
       - La bazo de via sxtato estas peko kaj krimo. Vi, Mihxail, nun igxas
     respondulo por gxi.                                                   
       - Mi scias  pri tio kaj mi venis por sxangxi  gxin.  Donu  al mi dek
     jarojn kaj vi vidos,  kiel justo kaj demokracio igxas bazo de la  nova
     sxtato.                                                               
       - Nun, mi ne decidas,  kiom da tempo vi ricevas.  Tiu dependas de la
     kvalito de via politiko.  Sed sciu,  cxar vi volas plibonigi gxin,  la
     unue  planita  puno ne alvenas.  Tamen,  neniu justulo povas forigi la
     pekojn de la krimulegoj. Pro tio,  alvenas puno,  sed gxi estos malpli
     granda:  via imperio disfalos post via regado kaj  cxiu popolo revenos
     al sia  lingvo sen kompreni la alian,  la  Poloj  nur parolos la Polan
     lingvon,  la Germanoj la Germanan, la Ukrajnoj la Ukrajnan kaj la Kaz-
     ahxoj la Kazahxan.                                                    
                                                                           
                                                                           
     L A   E T E R N U L O   K A J   L A   I D O L O J                     
                                                                           
     En la antikva Romo la plimulto de la homoj pregxis al aliaj homoj kiel
     la imperiestro,  al la steloj kaj al sxtonaj bildoj. Kiam la estroj de
     la kredantoj al Eternulo vizitis la urbon,  oni auxdis, ke ili konsid-
     eris tion kiel peko. Tial oni demandis ilin: "Se al via Dio ne placxas
     la servo al idoloj, kial li ne detruas tiujn?" - Ili respondis: "Se la
     idolservantoj pregxus al superfluajn  ajxojn,  Dio forigis tiujn.  Sed
     ili pregxas al la suno,  al la luno kaj al la steloj.  Cxu la Eternulo
     detruu la mondon pro stultuloj?" -  Oni diris al ili:  "Se estas tiel,
     kial la  Eternulo ne detruas la  superfluajn  idolajxojn kaj maltusxas
     tion, kio estas bezonata." -  Ili respondis: "Tion Dio ne faras,  cxar
     tiam tiuj idolservantoj,  kies idoloj restis nedetruitaj, dirus:  Niaj
     dioj estas veraj, cxar ili ne estis detruitaj kiel la aliaj."         
                                                                           
                                                                           
     L A   S E P A   T A G O                                               
                                                                           
     Iam  lernanto demandis  instruiston,  kial la  diversaj religioj konas
     malsamajn sanktajn tagojn kaj la instruisto montris al li globon:  "Se
     iu veturas en sxipo po tago okcidenten je unu tempzono,  kiam longe li
     bezonas gxis realveni hejme?" -  "dudek kvar tagojn" respondis la ler-
     nanto.  "Nun,  sed cxiu de tiuj tagoj dauxras dudek kvin horojn pro la
     sxangxo de unu tempzono,  cxu ne?" La lernanto jesis kaj la instruisto
     klarigis, ke pro tio la veturanto travivis dudek kvar tagojn kiam hej-
     me forpasis dudek kvin.  "Jesuo  veturis okcidenten cxirkaux la  teron
     kaj adis festi ekzakte cxiun sepan tagon de sia propra vivo kiel fest-
     tago de  la Eternulo.  Tial lia sankta tago sxangxis de sabato al  tiu
     tago, kiu por la aliaj estis dimancxo.  Mohamed veturis orienten. Tial
     liaj tagoj estis malpli longaj ol dudek kvar horojn kaj kiam li reven-
     is, lia Dia tago sxangxis al tiu, kiu por la aliaj estas vendredo. Am-
     baux instruistoj sekvis ilian  propran kalendaron kaj cxar instruistoj
     cxiam pravas", li aldonis ridante, "iliaj kredantoj sekvis ilin ecx se
     ili pli bone scius."                                                  
                                                                           
     




Arto Kaj Klarigo

     A R T O   K A J   K L A R I G O                                       
                                                                           
     Multaj artajxoj ne venas el tiu jarcento, sed iam aperas subite el ege
     longdistanca  pastinteco  dum elfosado,  trarigardo de  heredajxoj aux
     reordigo de muzea arhxivo. Sur iu el tiuj vojoj ankaux trovigxis poem-
     o. Pri gxi oni nenion scias:  nek oni scias cxu gxi estas nur parto de
     pli granda  artajxo aux memstara  verko nek oni scias cxu la manskribo
     sur la papero estas kopio aux estas la originala verko elveninte rekte
     el la pensado de la auxtoro.  Ecx multe malpli oni scias pri  la poeto
     mem. La poemo  estis -  se oni ne sekvas la teorion ke gxi estas parto
     de ege pli granda verko - ne longa. Entute nur ok vortoj estas kunmet-
     ita,  sed tiu kunmeto montras  grandan artan perfektecon kaj malkasxas
     la senliman geniecon de la verkinto:                                  
                                                                           
       Manon Prenas                                                        
       Koro Venas                                                          
       Viro Henas                                                          
       Bebo Gxenas                                                         
                                                                           
     Memkompreneble,  tion perfektan arton oni devas esplori.  Specife cxar
     la radiokarba metodo malkasxis ke  gxi estas skribite sur  pli ol cent
     jaragxa papero:  gxi rekte originas el la juneco  de nia lingvo.  Tial
     oni sendis la poemon al la  plej bonaj spertuloj cxie en la  mondo kun
     la peto,  ke  ili eltrovu la  verajn  motivojn kaj artajn ideojn de la
     nekonatulo, kiu dum elstara momento verkis tion belajxon.  Bedauxrinde
     cxiu spertulo trovis alian respondon. La respondoj estas interesaj kaj
     ankaux iel logikaj. La dudekkapa komitato pri la poema esploro ne pov-
     is interkonsentigxi al unu opinio kaj  favoris lasi la  laboron elcer-
     bumi, kiu spertulo trafis plej bone la verecon, al vi, la leganto mem.
                                                                           
     (1) Adam Azis:                                                        
     Tiu ok-vorta poemo placxas pro sia rima perfekteco.  Kvar  vortoj par-
     toprenas en kvarfoja rimo. Plue escepte la unua linio,  cxiu konsistas
     el naux literoj kaj trifoje naux rezultas en la  perfekta numero 27  =
     3 * 3 * 3. Tial oni vidas,  ke la poema valoro venas de gxia formo kaj
     ne de gxia enhavo,  kiu pli kasxas ol malkasxas  la sekretan mesagxon.
     Plua observado estas ke  gxi konsistas el kvar linio kun du  dusilabaj
     vortoj,  tiu estas entute el 16 = 2 *  2 * 2 * 2 silaboj.  Pro tio oni
     vidas ke gxi sendube  estas perfekta kaj kompleta.  Sed nun  restas la
     demando, pri kiu gxi temas.  Tial oni rigardas al cxiu kolumno, en kiu
     litero ekzistas plurfoje.  La unua kolumno kun tio  eco estas la tria,
     kiu enhavas dufoje la "r". Adas la literoj "o",  "e", "n", "a" kaj "s"
     kiuj cxiuj estas en cxiuj linioj  je  siaj  kolumnoj.  La "r" estas io
     specifa,  cxar gxi estas en du ejoj: tial oni metu gxin en dua pozicio
     kaj ricevas "orenas".  Tion vorton oni devas tralegi de la fino al  la
     komenco cxar  la fino de la poemaj linioj estas pli klaraj kaj similaj
     ol la komenco.  Oni ricevas "sanero" kaj tiel vidas, ke la poeto petas
     per tiu poemo de ia pli alta estajxo por sanero,  tio signifas por al-
     menaux iom da sano.  Oni nun konas la sekretan mesagxon,  sed oni gxis
     nun ne  konas la ricevanton de tiu sekreta mesagxo.  Memkompreneble la
     nomo de tiu alta estajxo devas esti en la poemo, tiu signifas la poemo
     devas foruzi cxion literon de la nomo.  Tial  oni  vidas,  ke ekzemple
     Budho pro la manko de "d" kaj "u" en la poemo ne eblas. Por Lenin man-
     kas la  "l" kiam la aliaj literoj enestas  suficxe ofte.  Se oni tamen
     kredas ke la poemo celas al li,  oni  bezonas la teorion,  ke la poeto
     estis el Orienta Azio kie oni ne distingas inter "l" kaj "r" - sed tio
     memkompreneble aspektas ege malversxajne. Mi kredas, ke la demando, al
     kiu tiu bela  poemo celas,  restas unu el la plej gravaj demandoj sol-
     vinda en la venonta jarmilo.                                          
                                                                           
     (2) Bruno Berger:                                                     
     Se  oni legas,  unue oni rimarkas la frazon "viro henas".  Tion frazon
     oni  nur komprenas se oni konas iom de la  kultura  cxirkauxajxo je la
     dua duono de la dudeka jarcento.  Tiam estis fama filmo kun titolo "La
     granda blondulo kun la nigra sxuo". Gxi enhavas inter aliaj aferoj ama
     rilato de tiu blondulo kun edzino de lia amiko.  Dum iu amamuma momen-
     to, la edzino diris  al la blondulo "faru  al mi  la vircxevalon"  kaj
     poste tiu henas.  Tiu afero restas en la memoro de la vidumantoj cxefe
     pro tio,  ke gxi okazas  en subauxskultada sceno:  La subauxskultantoj
     reauxdas la tutan aferon en auxto samtempe kiel la edzo de tiu  virino
     biciklas malantaux  la auxto.  Li auxdas gxin ankaux kaj dum la henado
     falas surstrate pro sxoko.  Nun, tiel oni komprenas, kial je la vortoj
     "viro henas" la  homoj  de la dudeka jarcento pensas pri  amuma afero.
     Fakte la tuta poemo estas rakonto pri amuma afero: "Manon prenas" sig-
     nifas,  ke io viro atentigas virinon per preni sxian manon. "Koro ven-
     as" signifas ke la virino pro la erotika momento de la vira manprenado
     enamigxas al tiu viro. "Viro henas" signifas ke la viro uzas tion sit-
     uacion por fari tion, kion li ekde la komenco intencis.  "Bebo gxenas"
     signifas,  ke pro tiu agado ekestos post kelka tempo bebo kies ekzisto
     gxenas almenaux al unu de la du gepatroj.                             
                                                                           
     (3) Cara Cizano:                                                      
     Tio poemo konsistas  el du partoj:  "Manon prenas  -  koro  venas" kaj
     "Viro henas  -  bebo gxenas".  Ambaux partoj spegulas la paroladon kaj
     komunikadon  inter  geamantoj,  la unua parto en pasintaj tempoj de la
     lasta jarcento, la dua parto nuntempe.  En la pasinteco la homoj estis
     pli afablaj:  per  gxentila  kiso sur manon la viro montras sian altan
     estimon por  la virino.  Tiu nun parolas pri sia enkoraj sentoj,  kiuj
     pli kaj pli ekestas por la viro.  Sxia koro  "venas" al li.  Alie hod-
     iaux: La viro agadas kiel  besto  kaj la parolado inter  la  geamantoj
     temas cxefe pri teknikaj aferoj kiel cxu oni havu bebon aux ne anstat-
     aux pri ekzemple tio,  kion iu sentas por  la  alia.  Se necesas,  oni
     provas tion komuniki per bestuma  kriado aux senvorta bojado pro manko
     de aliaj spertoj kiel la poeto aludas per la vorto "heni". La perdo de
     cxiu kontrolo  je  la bestuma aspekto de la homo estas ecx tiel granda
     kiel la homoj ne plu povas mem solvi la problemojn rilate al ilia amo:
     parlamentoj dum jardekoj diskutas pri legxoj por la forigo de nevolat-
     aj beboj kaj gazetoj plenigxas per  raportoj pri amumkauxzitaj malsan-
     oj. Finfine la homoj konas amon ne plu el propra sperto sed el publika
     diskutado pri tiuj amumaj temoj kaj tiuj temoj nun ankaux tial ricevas
     tiel grandan publikan atenton, cxar la homoj devas iel anstatauxigi la
     mankon de amo.                                                        
                                                                           
     (4) Cxeslova Cxerizka:                                                
     Je la poemo mankas du vortoj kaj oni komprenas  gxin pli bone,  se oni
     aldonas ilin:  "Manon prenas cxar koro  venas;  viro  henas  cxar bebo
     gxenas." Tiu poemo malkovras la realeco pri la senvorta pratempo, kiam
     malparolemaj prahomoj komunikis nur per tusxado kaj bruado.  Tiu formo
     de prahoma civilacio preskaux memorigas  al la  vivmaniero de la Auxs-
     traliaj bestoj vombatoj, kie la vira besto mordas la inan, se li enam-
     igxas al sxi.  Preskaux samstulte  ektusxis la prahoma viro la virinon
     cxar al li mankis vortojn por cxiu formo de pli inteligenta komunikad-
     o. Ofte altrangaj  bestoj forpusxas  aliajn en sia vojo per bruado aux
     - se tiu ne suficxas - per batado.  Simile prahomoj traktis kunhomojn,
     ecx iliajn propajn infanojn,  per tiu bestuma maniero,  se ili hazarde
     staris en la vojo aux aliel gxenis.  Tiel la verkisto karakterizas per
     malmultaj vortoj la enua senvorta pasinteco. La strikta, preskaux enua
     skemo  de la poemo substrekas tion mesagxon.  Por atingi pli perfektan
     kaj enuan formon la verkisto forlasis dufoje la vorton "cxar". Tial la
     leganto havas pli  malfacilajxojn  kompreni la poemon  kaj mem spertas
     kiel grava estas perfekta lingva komunikado -  tiu sperto kaj priaten-
     tigo estas la cxefa mesagxo de la auxtoro.                            
                                                                           
     (5) Doris Derenbold:                                                  
     Tiu poemo estas  tipa rezulto de komencanta  hejmlaboro dum la lernado
     de nova lingvo. La instruisto donas kelkajn vortojn - ekzemple "mano",
     "viro", "koro", "bebo" -  kaj esperas,  ke la lernanto faras frazan el
     gxi -  ekzemple  "La viro tusxis la bebon per la mano,  cxar li elkore
     amis sxin." Iu lernanto volis esti pli perfekta kaj kreis tutan poemon
     el la vortoj,  sed pro la  elekto de la vortoj kaj aliaj celoj kiel la
     rimo,  kelkaj partoj ne  plu  havas multan senson.  Ekzemple la frazon
     "viro henas" la lernanto nur kreis por havi vorton kiu rimas al "pren-
     as" kaj  "venas";  simile  la lernanto kunigis la vortojn  "bebo"  kaj
     "gxeni".                                                              
                                                                           
     (6) Erik Enderes:                                                     
     Se oni vidas  la manskribon  kaj komparas gxin kun  tiu  de iu sinjoro
     Konrad Kujau en ege  malnova eldono de la magazeno "Stern",  oni vidas
     multajn  similajxojn je la skribmaniero.  Tial  oni povas supozi ke la
     poemo venas el la sama fonto kaj ke pli da pripensado ne  indas je tiu
     poemo.  Bona sxerco,  eble trejnado  por la pli granda sukceso  je tiu
     magazeno "Stern".                                                     
                                                                           
                                                                           
     




La Malsekreta Amo de Helen A

     L A   M A L S E K R E T A   A M O   D E   H E L E N   A               
                                                                           
     dimancxe, 17.23h: Laux raporto de NK (neoficiala kunlaboristo)  Ovulo,
     Helen A ekveturas per trajno hejmen. En kupeo trovigxas tri aliaj per-
     sonoj kaj ekde la venonta haltejo ankaux la NK mem.  Du el la tri per-
     sonoj eblas  identifigi.  Ili estas la kuracisto Armin K kaj sia patro
     Harald K.  Iel Armin K kongruas kun la meza aspekto de viroj, pri kiuj
     Helen  A gxis nun interesigxis:  li  havas bluajn okulojn kaj  fortajn
     brakojn,  li vestas sin serioze kaj placxas per uzo de rugxa sako "Ul-
     janov".                                                               
       Tial estas malmirinda,  ke sxi interesigxas pri li.  Jam enirante la
     kupeon NK Ovulo trovas ilin  babilante.  Tamen la  cxeesto de la patro
     malkuragxas la viron ankaux montri intereson. Armin K ne donas adreson
     al Helen A per normala vojo, sed li hazarde perdas leterujon.  Post li
     kaj lia patro forlasis la kupeon, Helen A prenas gxin kaj tiel ekscias
     pri lia adreso.  La  adrestransdonado estis  tiel profesia,  ke  indas
     pridiskuti,  cxu Armin K tauxgas por kunlaboro. Post alveno de trajno,
     Helen A ne hejmeniras sed vizitas amikinon Alva T.                    
                                                                           
     dimancxe, 18.30h: Alvenas la raporto el la arhxivo pri Armin K kaj lia
     familio. Armin K havas pozitivan rilaton al nia patrujo, laboras bone,
     apartenas al  la partio,  servis dum tri  jaroj je la militsxiparo kaj
     pensas racie.  La patro Harald K servis dum jardekoj kiel jugxisto por
     la patrujo kaj aktive kontrauxbatalis la negativajn fortojn.  La  pat-
     rino HNF Ninel K kunlaboris dum jaroj honeste.  Kiel policia psikologo
     sxi ankaux  verkis  la  ekspertizojn por distingi inter la uzo kaj  la
     misuzo  de la frazo "La Libereco estas cxiam la Libereco de la Malsam-
     opiniuloj".  Estas diferenco inter tiuj,  kiujn pro tio murdis la sub-
     premantoj,  kaj tiuj, kiuj misuzas la frazon el la busxo de la murdig-
     itaj nur por kontrauxpatriota agitado. Sxi klare ellaboris tion misuz-
     on uzante ankaux  kasxatajn  fontojn  kaj pro tio  ricevis la  titolon
     "Heroo je la Nevidebla Fronto".  ODST  (Oficiro dejxoranta  je specifa
     tasko)  Terminator decidas ke indas protekti tiun bonan familion kont-
     raux la influo de krima pensmaniero per tauxgaj operacioj.            
                                                                           
     dimancxe, 18.53h: Helen A alvenas cxe Alva T. Laux teknika informfonto
     ili babilas pri kinejaj filmoj, pri laboraj aferoj,  pri la eksa amiko
     Erik I de Alva T kaj pri la sporta sukceso de la patriota teamo je  la
     lasta Olimpikaj Ludoj. Je 20.43h Helen A hejmiras post viziti la sxaf-
     ojn kaj paroli kun ili.  Hejme sxi tuj enlitigxas kaj legas la pagxojn
     94 gxis 107 de la romano "Febro".                                     
                                                                           
     lunde, 06.05h: Helen A elitigxas, faras la cxiutagajxojn kaj matenman-
     gxas. Laux teknika  informfonto sxi kantas  dum neceseja  uzado nacian
     himnon.  Je forlaso de domo sxi enjxetas leteron en proksima leterujo.
     Je 07.28h Helen A alvenas je  laborejo.  Laux NK  Negxurso sxi laboras
     kiel cxiutage kaj oni ne rimarkas ion diferencon.                     
                                                                           
     lunde, 11.15h: Alvenas la enhavo de la  letero por la aktoj:  Helen  A
     skribas,  ke sxi sxatus  revidi Armin K  kaj aldonas sian adreson  kaj
     laborejan telefonnumeron.  Privatan telefonon sxi ne havas. Ankaux sxi
     skribas pri liaj belaj bluaj okuloj kaj lia simpatia ridado. Sian neg-
     ativan pensmanieron pri la patrujo  sxi  ne mencias,  eble komenco  de
     sxangxo al pozitiva vidpunkto.  Tamen la rilato estas konsiderata dan-
     gxera, cxar pli versxajne Helen A detruos la pozitivan pensmanieron de
     Armin K ol ke li  plipozitivigas sxian pensmanieron.  ODST  Terminator
     elektas kiel operacia metodo ke NK Nadina konatigxu al Armin K.       
                                                                           
     lunde, 17.23h: Vere  hazarde Armin K kaj Reinhold L renkontigxas.  Tiu
     estas konatulo el lernejaj tempoj. Pro malbona planado NK Nadina akom-
     panas lin.  ODST Terminator decidas  ke pro la cirkonstancoj oni tran-
     sdonu la taskon je Armin K al NK Nemidor. Pluaj elstaraj avantagxoj de
     NK Nemidor por tiu operacio estas bela paroladmaniero, bona humoro kaj
     brunaj okuloj.  El la virinoj,  pri kiuj Armin K iam interesigxis,  la
     plimulto havas brunajn aux nigrajn okulojn.  NK Nemidor gxis nun estas
     cxiam kunlaborinta konscie kaj honeste.                               
                                                                           
     lunde, 17.50h: Helen A provas eltrovi la numeron de Armin  K per  pub-
     lika informservo. La informservo laux nia peto donas anstataux la ver-
     an numeron iu K3-numeron.  Tiuj ekzistas por specifaj taskoj kaj estas
     cxiam aux okupata aux malrespondataj. Post kvar malsukcesaj provoj al-
     voki cxe Armin K,  Helen A hejmiras.  Alparolas sxin NK Greko, sed sxi
     ne interesigxas multe pri li. Tiu montras, ke la rilato al Armin K jam
     estas tro forta.                                                      
                                                                           
     marde, 12.30h: Dum tagmeza pauxzo,  NK Negxurso rakontas al konatulino
     dum cxeesto de Helen A pri sxia mallonga  rilato al  iu  kuracisto kun
     nomo  "Armin" el alia  urbo kaj pri lia cxiama malfideleco kiu kauxzis
     la finon de la rilato.  NK Negxurso raportas,  ke "Helen A je iu grado
     sekvis la  dialogon kaj montris emociojn".  Tamen NK Negxurso havas la
     impreson, ke tiu ne suficxas. Iel Helen A ne povas kredi la aferon aux
     preferas pensi, ke temas pri alia "Armin".                            
                                                                           
     merkrede, 17.50h: Helen A iras  post la laborado al stacidomo kaj ric-
     evas informojn pri trajnoj. Poste sxi vizitas denove Alva T kaj parol-
     as kun sxi laux teknika  informfonto pri popularaj kantoj kaj la cxefo
     (NK Negxurso).  La vizito finas per kuna rigardo de kineja filmo,  kiu
     montras la amrilato de sekretara laboristino kun sxiaj du cxefoj. Alva
     T trovas multajn pozitivajn elementojn je tiu vivmaniero, Helen A nom-
     is gxin "stranga".                                                    
                                                                           
     jauxde, 10.06h: Armin K alvokas telefone je  Helen A.  Li ne  rimarkas
     niajn malgrandajn fiigajn sxangxojn je la letero sed tamen  dankas pro
     gxi, eble pro strategiaj kauxzoj.  Tamen  ODST Terminator lauxdas  "la
     perfektan Cxekistan laboron" kaj antauxdiras, ke la "sukceso iam poste
     alvenos".  Por pli rapide atingi la  operacian celon,  ODST Terminator
     ordonas pluan operacion: NK Knuddel interesigxu pri Helen A.  NK Knud-
     del kunlaboras ekde jaroj honeste kaj racie.  Li plenumas cxion taskon
     je alta kvalito. Li estas suficxe klerigita por transpreni malfacilajn
     taskojn sen perdi la kredo je la granda celo kaj ideo. NK Knuddel hav-
     as bluajn  okulojn kaj  cxiujn  aliajn avantagxojn kaj estos instruata
     pri cxiu grava afero,  kiu trovigxas en la aktoj. ODST Terminator rez-
     umas la sperton el similaj operacioj:  "ni cxiam sukcese stiras,  kion
     virinoj ege deziras".                                                 
                                                                           
     jauxde, 18.22h: NK Knuddel "hazarde" renkontigxas al Helena A, kiu at-
     endas por la trajno.  Li diras al sxi,  ke li estis je la sama lernejo
     kiel sxi kaj rakontas pri kunaj  instruistoj kaj aliajxoj,  kiuj plig-
     randigas la kredebleco de lia legendo. Li mencias "mankojn je la sist-
     emo" kaj la "ideologiegecon" de kelkaj instruistoj de la lernejo. Tiel
     li semas la ideon de  "samideaneco".  Kiam  la trajno alvenas,  li ad-
     iauxas per surpriza kiso tiel,  ke  la  alvenanta Armin  K  povas vidi
     gxin. Je la revido,  Armin K kaj Helen A preskaux ne priparolas la af-
     eron. Helen A nur diras,  ke sxi post longaj jaroj revidis kunlernant-
     on, pri kiu sxi preskaux ne memoras.                                  
       Je 19.05h Armin K kaj Helena A eniras restauxracion por mangxi.  Dum
     la servado,  la kelnero mokas pri la sistemo,  kiu malplacxas al Armin
     K kaj tiel provokas diskutadon. La celo de tiu operacio estas, ke Hel-
     en A ekscias,  ke Armin K alie ol NK Knuddel ne samopinias je politika
     kampo.  Poste ili parolas ambaux  pri  ilia juneco kaj  lerneja tempo.
     Finfine Armin K rakontas,  ke li iris al la militsxiparo nur  por vidi
     aliajn landojn kaj volas tiel detrui la imagon, ke li estas tro granda
     samideanego de la sistemo. Li konfesas, ke kvankam fidante je la sist-
     emo li tamen vidas ankaux  kelkajn malavantagxojn.  Je tiuj vortoj oni
     rimarkas la komencon de negativa influo.  La venontan renkontigxon ili
     planas por sabato.                                                    
                                                                           
     vendrede, 09.45h: NK Knuddel plendas,  ke li  rericevas  nur la prezon
     por la hierauxa  veturado al la venonta  stacidomo.  Sed li pagis  por
     kvin haltejoj kaj diras, ke tiu necesis por protekti la legendon. Tam-
     en ankaux sukcesa NK devas respekti,  ke elspezoj  devas esti limigata
     al la bezonata kvanto,  cxar efektiveco  estas  baza principo  de cxiu
     laboro,  ankaux kaj specife baza principo de la laboro je la nevidebla
     fronto.                                                               
                                                                           
     vendrede, 13.00h: HNF  Ninel K konsentas,  ke malnova  amikino vizitos
     sxin sabate  kaj kunprenos  sian  belan filinon Dina D.  Dina D pensas
     pozitive,  venas el bona familio kaj kunlaboras  je malalta sed nenula
     nivelo.  Sxia frato  plenumas la grandan  taskon protekti la landlimon
     kaj jam ricevis la medalon pri granda braveco  je la patriota servado.
     HNF Ninel K  alvokas je laborejo de lia filo,  kiu konsentas kaj poste
     sxangxas ankaux telefone la  venontan renkontigxon kun Helen A de sab-
     ato  al dimancxo pro "urgxa neevitebla familia  afero".  Helen A estas
     iomete tristeta sed akceptas la neeviteblajxon.  Iom poste NK Negxurso
     "hazarde" rakontas en granda firmaa rondo,  ke iama amiko invitis sxin
     surprize al sabata renkotigxo. Tiu novajxo ne kauxzis multajn emociojn
     je Helen A kaj tio eble indikas iom da sukseso.                       
                                                                           
     vendrede, 19.03h: Armin  K  trovigxas reveninte  hejmen leteron de  iu
     virino,  pri kiu li iam interesigxis. Gxi uzas preskaux la samajn vor-
     tojn kiel Helen A kaj montras intereson. La celo de tiu operacio estas
     la sekvanta: Se iu viro (aux virino)  ricevas multajn ege similajn of-
     ertojn, tiu kun granda probableco akceptas nenion oferton,  cxar neniu
     de la kandidatoj elstaras el la aro.                                  
                                                                           
     vendrede, 19.25h: NK Knuddel,  kiu "hazarde" estas en lia "hejmvilagx-
     o", iras al la logxejo  de Helen  A kaj demandas,  cxu sxi kuniras  al
     kinejo. Sxi rifuzas, cxar sxi "devas fari kelkajn endajn laborojn".   
                                                                           
     sabate, 11.00h: Armin K estas informata, ke pro malsano de kolego est-
     as urgxa, ke li laboru dimancxe.  Li ne multe sxatas la ideon, sed ak-
     ceptas la devon.  Al li ne plu eblas senkulpigi je Helen A cxar sxi ne
     havas privatan telefonon.                                             
                                                                           
     sabate, 21.30h: Post vizito  de amikino,  HNF Ninel K raportas  al sia
     fratino telefone,  ke sxia filo kaj  Dina D sxatas unu la alian iomete
     kaj ke sxi multe favoras tion rilaton. ODST Terminator decidas subteni
     la evoluon kaj ordonas trovi novan taskon por NK Nemidor. Dina D estas
     informata per sia patrino pri la dimancxa laborfino de Armin K kaj at-
     endos tiam je laboreja eliro por li kun floroj.                       
                                                                           
     dimancxe, 10.45h: Helen A atendas je stacidomo por Armin K,  sed el la
     trajno sole elvenas NK Knuddel. Iel NK Knuddel sukcesas komenci inter-
     parolon kun sxi kaj post atendado gxis la venonta trajno, kie li rest-
     as babilante kun sxi, sxi akceptas lian oferton al kuna tagmangxo.    
                                                                           
     ....                                                                  
                                                                           
     jauxde, 20.23h: Helen A vizitas sian amikinon Alva T.  Ili parolas pri
     konatuloj kaj pri iliaj amikoj.  Laux teknika informfonto sxi diras ke
     sxia konatulo aktive kunlaboras je la  rezisto kaj organizas elstarajn
     aktivecojn.  Iel sxi pensas, ke tiu estas admirinda kaj li estas pres-
     kaux tiel bela kiel Armin K.                                          
                                                                           
     vendrede, 11.00h: ODST Terminator opinias  ke  la rilato inter Armin K
     kaj Dina D estas  suficxe stabila kaj tiel NK Knuddel ne plu bezonigx-
     as. Forlasante la celpersonon,  li  tamen  instruu per adiauxa letero.
     Komence  NK Knuddel  hezitas  sed poste komprenas ke "ordonoj ekzistas
     por esti plenumataj". Jen la teksto.                                  
       "Mia kara Helen:  mi devas bedauxrinde informi vin,  ke ne plu eblas
     adi nian rilaton. Vi estas tro parolema al Alva. Mi hodiaux estis int-
     ervjuata de sekretpolico, cxar 'iu civitano Alva' raportis al la auxt-
     oritatoj,  ke mi 'estas membro de rezista organizo kaj respondecas pri
     kontrauxregistara agado'. Iel mi reakiris liberecon. Sed tamen mi dev-
     as adiauxi  de  vi.  Vi ne prenas suficxe serioze la rezistan laboron.
     Por mi gravas rezista sukceso kaj tiu bezonas la tutan forton kaj per-
     sonecon. Kun naivulo kiel vi tiu ne eblas."                           
                                                                           
     merkrede, 10.00h: NK Knuddel estas lauxdata  por sia honesta kaj prec-
     iza  laboro.  ODST Terminator konstatas,  ke la operacio  estas granda
     sukceso kaj atingis tri celojn:  Unue gxi savis la  animon de Armin  K
     kontraux mensa malpurigo.  Due gxi reduktis la fidon inter Helen A kaj
     Alva T kaj tiel evitis la ekekziston de kontrauxregistara cxeluma  or-
     ganizo.  Trie  gxi  montras al Helen A la idiota konduto de rezistuloj
     kaj tiel  kauxzas,  ke sxi pripensas siajn negativajn ideojn kaj  eble
     ekhavos pli pozitivan bildon pri nia patrujo. Estu notata en la aktoj,
     ke la rilato inter  Armin K kaj Dina D bone evoluas kaj ke HNF Ninel K
     dankas al  nia oficejo por helpi trovi tauxgan (estontan)  edzinon por
     sia filo.  Ni devas ofte esti severaj kaj  duraj,  "sed ni amas vin ja
     cxiuj" kaj helpas al felicxo je cxiu vera pozitiva ebleco.            
                                                                           
     merkrede, 19.30h: Post la laboro,  Helen A iras al la sxafoj kaj longe
     paroladas kun ili.  Tiu signifas ke sxi blekas kaj la sxafoj same res-
     pondas. Laux diversaj informfontoj sxi ne komprenas ke sxafoj ekzistas
     cxefe pro lanproduktado sed kredas ke la bestoj "atendas  cxirkauxataj
     per bariloj gxis oni  mortigos ilin  pro mangxadaj kauxzoj".  Ekde  NK
     Knuddel informigis sxin pri la "perfido" de Alva T,  sxi ankaux sentas
     esti en nevidebla barila kaptilo. Tiel la sxafoj estas por sxi samsor-
     tuloj,  kiuj komprenas  sxian malsanan kaj negativan pensmanieron.  La
     bestoj fakte montras la samideanecon per longa, sxafa "me".           
                                                                           
     




La Celo

     L A   C E L O                                                         
                                                                           
     Ofte oni pensas pri la demando: kio estas la celo de la vivo, kial oni
     naskigxas kaj kial oni mortas.  Specife, kiel oni plej bone pasigas la
     vivon inter naskigxo kaj morto  kaj iam  mi  renkontis homon kiu sciis
     kion mi devas fari: "Plibonigu vian personecon kaj cxiu sukcesos." Ar-
     noldo estis modesta  homo kiu laboris kaj tage kaj nokte por helpi al-
     iajn homojn atingi tion celon. Preskaux memkompreneble li cxiam ripet-
     is al mi kaj per vortoj kaj per sia ekzemplo la mesagxon: La celo est-
     as atingebla sed gxi havas prezon. La prezo estas alta sed tamen indas
     pro la atingota celo. Oni investas hodiaux milojn sed oni ricevos mor-
     gaux milionojn.  Per dura laboro oni atingas pli kaj pli altajn nivel-
     ojn de la vivo kaj iam oni povas gxui eternan felicxecon,  ne nur gxis
     la morto sed ankaux en la venonta vivo.  Kio  tauxgas  la nun-posedita
     mono  se  oni en  la venonta pro malgxusta hodiauxa agadmaniero  havos
     nenion.  Arnoldo pli kaj  pli klarigis  al mi  aferojn  pri kiuj mi ne
     sciis kaj mi devas konstati,  ke li oferis multon da sia tempo por mi.
     Finfine mi lasis  mian  adreson cxe li kaj dankis por  lia  gastameco.
     Post du semajnojn mi ricevis alvokon.  Kiel mi fartas,  kion mi faras,
     kiel mia ekzameno sukcesis  kaj tiel plu.  Arnoldo ne forgesis min kaj
     atentigis min,  ke sxangxi vivon gravas por mi. Mi devis konfesis,  ke
     mi nur malbone trapasis la ekzamenon.  Per plibonigo de mia personeco,
     li klarigis,  ankaux la lernado pli bone sukcesus.  Plue la profesoroj
     - malkonscie -  ne nur mezuras la fakan kvalikon sed ankaux la person-
     econ.  Multaj homoj ne  scias pri tio.  Tial ili suferas tutvive je la
     samaj problemoj.  Sed  li scias vojon por helpi min.  Komencigxas nova
     kurso pri komunikada tekniko kaj memkomprenado.  Tiu kurso, li klarig-
     is, donas sekretan scion al la lernantoj,  kiun registaroj kaj auxtor-
     itatoj cxiulande volas subpremi.  Scion de kiu oni povas multe profiti
     kaj kiu  estas la unua sxtupo al forigi cxiujn problemojn.  Finfine mi
     akceptis la inviton kaj ankaux komprenis,  ke bona  kurso havas  bonan
     preson. Multkoste, mi tiam pensis, sed malplikoste ol la pli altnivel-
     aj kursoj, mi hodiaux scias. Tiel mi venis, subskribis kaj pagis.     
       Je la kurso mi cxefe  komprenis  ke mi sciis nenion.  Nenion  pri la
     vera vivo,  nenion pri  la  kasxita vereco,  kion oni nun malkasxis je
     granda malkovro,  nenion pri la heroo,  kiu eltrovis la  tutan verecon
     pri la  antauxnaska kaj postmorta vivo,  nenion pri  miaj propraj ant-
     auxaj vivoj kaj nenion pri la problemoj, kiujn kauxzis miaj malgxustaj
     agadmanieroj kaj vundigoj en tiuj antauxaj vivoj. Mi ankaux kontatigx-
     is al virino,  Arlana,  en sama situacio kiel mi,  sed  jam iomete pli
     klerigita pro la prenado de jam kvin kursoj. Ni sidis kune en trinkejo
     kaj paroladis,  kvankam sxi havis problemojn pagi la fakturon.  Estis,
     ke sxi investis  tiel multe en sia  personeca  kariero ke  sxi momente
     havas sxuldojn.  Iel tiu gxenis min,  kial oni estas tiel malafable al
     sxi, sed finfine mi faris oferton al sxi: la venontan kurson,  ni kune
     vizitos kaj mi ankaux helpos al sxi je la kotizo. Sxi ridetis kaj rim-
     arkis,  ke mi havas pozitivan vidpunkton, pri sxi,  pri la realeco kaj
     pri la endo de lernado.  Multaj  homoj,  sxi klarigas,  geedzigxas sen
     vere koni unu la alian. Sed mi, ecx kiel komencanto, komprenas ke kuna
     partoprenado en kursoj kaj programoj por konatigxi kaj personecplibon-
     igi donas ege pli bonan bazon por geedzigxo.  Estis la unua fojo ke ni
     parolis pri geedzigxo,  sed mi sciis,  ke tiu signifas,  ke ankaux sxi
     sentis  ion seriozon pri mi.  Multaj homoj havas malbone planitajn aux
     ecx fiaskantajn rilatojn, sed je tiu altkvalita preparado, fiasko est-
     as tre malofte. Ni diskutis la programon kaj finfine ni trovis kurson,
     kio estis kaj interesa kaj ebla por  ni ambaux.  Mi iris al la kursad-
     ministracio, subskribis kaj pagis.                                    
       Kion ni elektis,  estis  kurso por aplikado  de psikologaj teknikoj.
     Tiuj teknikoj ebligas memkontroladon,  kontroladon de kontrauxuloj kaj
     la superigxadon pri la aliaj. Ekzemple ni lernis rigardi unu al la al-
     ia, ekzakte al la okuloj, sen senti gxenon.  Normale reciproke rigardi
     en okulojn gxenas homojn kaj ili  evitas  gxin.  Sed ni  lernis elteni
     tion situacion dum horoj. Mi rigardis al Arlana kaj sxi al mi. Ni sid-
     is kaj auxdis la  muzikon,  la instruisto paroladis dauxre pri la suk-
     cesoj, la spertoj, la supereco, la vere bonaj ekonomiaj strategioj kaj
     aliajxoj.  Kaj  ni rigardadis.  Post malfacila komenco  ni pli kaj pli
     sukcesis. Finfine ni atingis la kursan celon per kvarhora rigardado en
     la okulojn de nia partnero.  Mi certas ke sen tiu sperto  de la kuneco
     kaj sen tio preparado,  ni ne havus la nunan bonan rilaton.  Tamen Ar-
     lana refuzis adiauxan kison cxar ni ne estis geedzigxita kaj sxi estas
     konservativa. Nur altmorala vivnivelo,  sxi klarigis, tauxgas por regi
     la malbonajn situaciojn  kaj  persekutojn,  kiuj  alvenos  kontraux la
     sciantoj de la vereco. La agitado de kelkaj ministroj kontraux nia ek-
     klezio nur  estas  la komenco.  Niaj Amerikaj amikoj jam multe laboras
     por savi nian liberecon de lernado kaj religia personecplibonigo.  Sxi
     ankaux klarigis al mi, ke sxi havas la rajton doni specifan instruadon
     al aliaj  homoj.  Tiu specifa instruado  analizas  la personecon de la
     lernanto kaj purigas la animon de aferoj el la lastaj vivoj. Sxi ofer-
     tas al mi specialan prezon  kiel kompensado por tiu  mono por la  kuna
     kurso. Tiel ni ambaux profitos: mi ricevos spertulan helpon je malalta
     prezo kaj sxi plibone  ekkonas min.  Laux mi ankaux la  speciala prezo
     estis tamen alta,  sed mi ne volis perdi sxin.  Mi iris al la oficejo,
     subskribis kaj pagis.                                                 
       Ni sidis sole en cxambro de la oficejo.  Mi ricevis du ilojn,  kiujn
     mi prenis per la manoj.  Tiuj iloj estas la pozitiva kaj negativa pol-
     usoj de iu malgranda energifonto.  Aparato mezuras  la trairadon de la
     elektra  kurento inter  la du  polusoj.  Tiu  trairado dependas de  la
     kvanto de sxvito je la hauxto.  Se oni dum la interparolado tusxas ion
     malagrablan temon,  oni iomete pli sxvitas kiel antauxe kaj la aparato
     rimarkas tion.  Oni kelkfoje ankaux nur per okuloj vidas, se iu sentas
     ion malagrablajxon. Sed la aparato estas ege pli preciza ol cxiu okula
     impreso.  Gxi trovas pli ekzakte la malagrablajxojn  kaj  ankaux povas
     praktike mezuri  ilin.  La aparato estas revolucio kaj la rezultoj at-
     ingitaj per gxi estas grandaj. Arlana eltrovis multajn aferojn pri mi,
     kiujn mi preskaux forgesis.  Estis,  ke mi en la dua klaso de mia ler-
     nejo mensogis kontraux la instruisto. Mi iam forgesis fari la hejmtas-
     kojn, sed diris,  ke mia frato forprenis ilin.  Alia afero,  ke mi iam
     sxtelis la  pomojn en la  gxardeno de mia avino.  Versxajne sxi ankaux
     estus donacinta ilin al mi, sed mi neniam riskis demandi sxin. Hodiaux
     sxi ne plu vivas kaj mi ne povas senkulpigi. Sed Arlana ne nur eltrov-
     is pri la nuna  vivo.  En la antauxa mi estis  psikiatro kaj tiu estas
     cxiam peko. Psikiatroj partoprenis en la krima administracio de Hitler
     kaj ankaux tiu Bosnia krimulo Karagxicx estis psikiatro. Tiu malgxusta
     profesio kauxzis  gxis hodiaux problemojn je  mi.  Kvankam mi ne faris
     grandan krimon en la  nuna  vivo,  tamen tiu kulpo el la pasinto devas
     esti forigita de la animo.  Nur pro mia  granda  kunlaboremo,  mi eble
     tamen povas atingi la malfacilan celon.  Kelkajn  tagojn  poste Arlana
     atentigis min pri libro, kiu malkovras veran sekretan aferon.  La tit-
     olo estis "La viroj malantaux Hitler" kaj gxi ege bone informas pri la
     psikiatraro kaj ilia ilo. Mi acxetis, subskribis kaj pagis.           
       Miaj kursoj igxis pli kaj pli altnivelaj kaj tial ankaux pli kaj pli
     multkostaj. Ne nur Arlana,  sed ankaux mi, kiu havas bonan laboron kaj
     altan salajron, devis komenci pensi pri tiu, kion mi povas elspezi kaj
     kion ne.  Mi  adis la  kursojn nur cxar mi vidis ke mia personeco vere
     kreskadis kaj mi pli  kaj  pli  ekkonis mian pasintecon kaj  nuntempan
     situacion.  La estro de nia loka grupo -  persone  -  havis tempon por
     klarigi al mi,  ke mi estas atingonta la  nivelon kie mia animo  povas
     stiri la korpon  de ekstere.  Mia  nivelo  pli rapide progresas  ol la
     gajno el la aplikado de mia sciajxo.  Tiu pruvas esceptan lernemon, li
     lauxdis min. Tial li ofertis al mi ke mi ricevos rabaton je tri el dek
     por iu venonta kurso  se  mi  trovas pluan klienton.  Lia oferto estis
     vere honesta kaj helpis ambaux flankojn.  Mi nun komencis viziti amik-
     ojn, pri kiuj mi ekde longe ne  plu estis pensanta.  Tri el ili jxetis
     min el  sia logxejo -  mi neniam spertis ion pli humiligan.  Sed je la
     kvara mi sukcesis.  Hernando kaj ni konis unu  la alian  de la studado
     kaj mi jam dufoje helpis lin per bona ideo. Tiu nun estis mia tria. Li
     ankaux vivis vere sole kaj komprenis, ke plibonigi personecon kaj kom-
     unikadon vere endas.  Per la kuna religio kaj vivfilozofio, nia rilato
     atingis profundecon kiu ne antauxe ekzistis.  Post li mendis la kvinan
     kurson,  la estro nun donis al  mi la oficialan oferton por la rabato.
     Arlana kaj  mi serioze pridiskutis gxin kaj finfine ni elektis la vere
     multkostan geedzigxpreparan kurson  kaj  tiel ni  vere  sxparis multan
     monon. Mi iris al la oficejo, mendis, subskribis kaj pagis.           
       Nia geedzigxa festo estus  granda sukceso,  se ne  la parencoj  tiel
     multe fiparolis pri nia religio.  Por la avino de Arlana  mi estas tiu
     ulo,  kiu "delogis" sxin al  "mallauxlegxeco" kaj "monforgxeto".  Sxia
     nepino estis "sxparema,  racia kaj afabla juna virino"  gxis  mi venis
     "kun mia fia organizo",  kiu  "gvidas  cxiun  al ruino".  Bonsxance la
     resto de la parencaro estis pli racia. Ili gxojis, ke en tiuj malbonaj
     tempoj trovigxis paro kun tiel altaj  moralaj kvalitoj kaj  la patrino
     de Arlana,  kiun mi tiam malfrue ekkonatigxis, diris ke sxi estas poz-
     itive supresita de mi. La patro de Arlana malcxeestis cxar li aparten-
     is al iu Hinda novrelegio kiu ege bezonis lin por "iu publika meditac-
     io". Tiel mi fakte neniam konatigxis kun li.  Kvankam la religio de la
     edzo estas por la patrino tuta stultajxo, almenaux nia "donis" al sxia
     filino "bonan edzon kaj montras tiel almenaux iun avantagxon". Ni dis-
     kutis unue festi en  iu malmultkosta gastejo kaj mi havis bonajn ofer-
     tojn. Tamen ni finfine  akceptis  ion pli kostan  cxar gxia  posedanto
     laboris  laux la komercaj proponoj de nia religio.  Intertempe la gas-
     tejo bankrotis, sed tamen mi kredas ke estis gxusta almenaux provi iel
     subteni samreligianon. Tiel mi akceptis tion pli kostan oferton,  sub-
     skribis kaj pagis.                                                    
       Niaj sxuldoj pli kaj pli malfaciligis la plibonigon de la personeco.
     Preskaux  cxiu iam atingas la nivelon kie kauxzas  problemojn  pagi la
     kursojn. Iam Arlana alvenis kun solvo;  pri tiu ideo mi neniam eksciis
     cxu sxi mem aux cxu samreligiano ekpensis gxin.  Ni  iris al sxia par-
     tino,  sxia avino kaj al miaj gepatroj kaj rakontis ke ni estis acxet-
     onta logxejon. Post kelka priparolado ili cxiuj ekcepte la avino donis
     al ni monon. Unue ni investis iom por lui kunan cxambron gxis ni trov-
     as tauxgan objekton.  La ludonanto sciis pri nia relegio  kaj kredante
     la rumorojn pri nia malpagemo li volis antauxpagon por unu jaro,  kion
     ni akceptis.  Ankaux ni  repagis la sxuldojn,  cxar ni sciis,  ke  por
     logxejo ni rericevos kreditojn je ege pli bonajn kondicxojn.  Tamen ni
     restis gxis hodiaux  en nia  cxambro:  Iel la mono suficxis  por nenia
     logxejo.  Gxis hodiaux ni ne faris la promesitan grandan enspezon, sed
     ni tamen trovis felicxon kiel nur malmultaj homoj gxin konas.  Finfine
     ni ankaux decidis danki al nia Amerikaj amikoj kiuj  tiel kuragxe bat-
     alas por nia religia libereco.  Oni enmetis dankan anoncon en grandajn
     gazetojn.  Kelkaj samreligianoj de ni subskribis gxin kaj laux propono
     de nia estro ankaux  niaj nomoj trovigxas tie.  Tiel ni kunpublikigis,
     subskribis kaj pagis.                                                 
                                                                           
                                                                           
     




Komunikado Inter Bestoj

     K O M U N I K A D O   I N T E R   B E S T O J                         
     Pri la lingvaj eblecoj de bestoj                                      
                                                                           
     Multaj homoj havas bestojn, prefere hundojn,  katojn aux kobajojn. Ge-
     kuzoj de mi posedas hundon,  cxevalon, birdojn kaj leporon.  Mi deman-
     dadis ilin pri la komunikadaj eblecoj de iliaj bestoj kaj ricevis sek-
     vantajn informojn:  La hundo komprenas sian nomon kaj  la vortojn "bei
     Fuss" (iru je posedanto),  "Platz" (sidigxu),  "Pfui" (por indiki,  ke
     gxi lasu ion agan),  "Halt"  (stopu),  "Runter" (forlasu  segxon)  kaj
     "Kommst Du mit?" (Ni promenu). La cxevalo komprenas ordojn pri direkto
     kaj rapideco.  Al leporoj kaj  birdoj ili parolas,  sed ne kredas,  ke
     tiuj bestoj komprenas multe.  Almenaux  la birdoj  lernis kelkajn vor-
     tojn.                                                                 
       Tiuj  ekzemploj montras,  ke komunikado cxefe konsistas el  ordonoj.
     Tio ne estas hazardo,  sed devenas de  la fakto,  ke la plimulto de la
     komunikado inter bestoj celas al ordigo de la kunvivado de grupoj  aux
     ankaux kun fremduloj,  kelkfoje de aliaj specioj. Krom indiki al grup-
     anoj, kion ili faru aux lasu, komunikado ankaux celas al informigi pri
     propraj sentoj: per vostosvingo hundo indikas gxojon,  meti la orelojn
     al korpo, etendi la hararojn de la felo kaj grauxli montras agresivec-
     on kaj hurleti  signalas  nervosecon.  Se hundo tremas kaj  entiras la
     voston, io timegas gxin. Tiuj signaloj je granda parto ne kontrolas la
     volo; tamen ili estas gravaj por la komunikado inter bestoj.          
                                                                           
     Kio estas la temoj de besta komunikado?  Cxefe la biologistoj esploris
     komunikado pri aux por sekvantaj temoj:  socia ordo, propra teritorio,
     rilato al  alia sekso,  edukado de infanoj,  organizi mangxajxojn  kaj
     varnigo pri malamikoj.                                                
       Kvazaux cxiu besto,  kiu vivas en grupoj, konas rangordon. Rangordoj
     plifacilas organizi la cxiutagan vivon,  cxar  la plej rangalta  besto
     (normale)  trovas la decidojn.  La rango devenas kaj de la forto de la
     besto kaj de gxiaj kapablecoj je  kampoj gravaj por la grupo.  Oni ob-
     servis,  ke en grupo de  pavianoj unu paviano  plialtigxis sian rangon
     per ataki leopardon, cxefa malamika besto por pavianoj. Ankaux ofte la
     cxefan rangon en grupo havas pluajn bestojn kune; ili inter si ne bat-
     alas unu kontraux la alia pro la pli alta rango. Alia observado estas,
     ke je kelkaj specioj ekzistas diversaj rangordoj  pri diversaj temoj -
     ekzemple ekzistas spertuloj por  trovi vojojn,  aliaj por batali kont-
     raux malamikaj bestoj. Ofte agresivaj gestoj de la superaj bestoj suf-
     icxas por eviti batalon,  ekzistas multaj formoj por eviti konfliktoj,
     tamen ankaux kelkfoje okazas mortaj bataloj pro rangoj.  Rangordoj an-
     kaux ekzistas inter bestoj de diversaj specioj - ekzemple pri la temo,
     kiu rajtas mangxi unue aux trinki akvon en lageto. Zebroj donas spacon
     por cxiu elefanto je trinkejo,  elefantoj estas por ili bestoj kun pli
     alta rango. Sed por bubaloj nur grandaj elefantoj havas pli altan ran-
     gon, kun junaj elefantoj ili kelkfoje batalas pro  la rajto trinki un-
     ue. Posedantoj de hundoj edukas la bestojn tiel, ke homo havas por ili
     pli altan rangon.                                                     
       Teritorion, la bestoj ne nur defendas,  sed ankaux markas, cxefe per
     odorigi la limojn. Tio estas la plej bonkonata ekzemplo por kemia kom-
     unikado.  Ekzemple tigroj markas iliajn teritoriojn kaj kemie  kaj per
     grati  arbojn kaj per fari kusxejojn,  kie ili detruas cxiujn plantojn
     sur ejo de kvar kvadrataj metroj. Tiuj signoj montras al kiu apartenas
     la teritorio, ankaux informas pri sekso, saneco kaj forto de la posed-
     anto.  La teritorioj  de tigroj de sama sekso  cxiam ne kongruas,  sed
     tigroj de neegala sekso havas kunan parton en ilia  teritorio  laux la
     metodo:  kies teritorio,  ties partnero. Bestoj de sama sekso kelkfoje
     batalas pro la limoj aux la tuta teritorio.                           
       Oni konas multajn vojojn,  per kiuj bestoj volas atentigi al la alia
     sekso.  Birdoj kaj balenoj sercxas partnerojn per kantado,  hundoj kaj
     kelkaj papilioj per odoroj,  pavoj kaj lampiroj per videblaj signaloj.
     Oni eltrovis, ke la kantoj de kelkaj balenoj konsistas el versoj, kiuj
     ankaux ofte havas rimojn. La balenoj lernas tiujn kantojn de aliaj aux
     inventas ilin mem;  la  inaj  balenoj elektas  la virajn cxefe  pro la
     kantoj. Cxar la balenoj povas auxdi la kantojn je kelkaj cent kilomet-
     roj kaj vivas je grandaj distancoj, oni komprenas,  ke la kantoj estas
     la sola eco de la viraj kandidatoj, kiun la inaj balenoj povas eltrovi
     tra longaj distancoj. Multaj bestoj gravedigxas nur dum mallongaj per-
     iodoj.  Tiam ili indikas tiuj tempoperiodoj per sxangxo de aspekto aux
     per odoroj. Multaj hundposedantoj konas la efikon,  kiu havas la odoro
     de parigxemaj inaj hundoj je viraj, kiuj trovas ilian sxpuron. Pro tio
     multaj homoj preferas havi virajn hundojn.                            
       Ekzistas bestoj,  kiuj havas multege da idoj - ili produktas ovareg-
     on, kiun ili metas ie kaj ne plu interesigxas pri gxi.  Precipe multaj
     fisxaj kaj insektaj specioj faras tion. Tial ili ne indas komuniki kun
     iliaj idoj.  Alie birdoj kaj mamuloj,  kiuj prizorgas iliajn idojn kaj
     pro tio ankaux havas malpli multajn.  Tiuj bestoj estas ankaux la plej
     komunikemaj kaj lernemaj:  Ili  ofte havas dauxran  kontakton kun siaj
     idoj.  Birdoj ofte vivas en grandaj grupoj. Pro tio,  la infanoj devas
     ekde la komenco koni la gepatrojn. Tiu havas strangan rezulton: La es-
     ploristo Konrad Lorenz faris eksperimenton kun anseroj. Li kovadis per
     aparato anserajn ovojn. Poste li rimarkis, ke la junaj anseroj supozis
     ke la unua vivanta  objekto en ilia cxirkauxajxo  estas  ilia patrino.
     Tial li igxis patrino por la anseridoj.  Aliflanke, ili ne devis lerni
     sian lingvon,  sed  havis gxin jam  ekde la komenco.  Pro tio li devis
     regule respondi al la anseridoj en ansermaniero por indiki al ili,  ke
     ili ne estas solaj. Li eltrovis, ke anseroj havas unu bazan vorton kaj
     la kvanteco diri gxin havas specifikan signifon: Ekzemple dekfoje sig-
     nifas "Ni restu cxitie", sesfoje signifas "Ni foriru malrapide", kvin-
     foje "Ni  foriru rapide" kaj dufoje estas "Lasu nin forflugi".  Ankaux
     la novnaskigxitaj homoj komunikas cxefe per fiksita lingvo por esprimi
     la plej bazajn dezirojn kaj sentojn - sed ili lernas kiel kelkaj aliaj
     bestoj poste aldonaj eblecoj por komuniki; al anseroj tio ne eblas.   
       Por organizi mangxajxon  kelkfoje  ankaux ekzistas komunikado  inter
     bestoj de diversaj specioj. En Afriko ekzistas la tiel nomita mielind-
     ikulo.  Tiu birdo,  kiu kiel la  kukolo metas siajn ovojn en  fremdajn
     nestojn,  gvidas mielon-mangxantajn bestojn kiel la melon aux kelkfoje
     ankaux la  homon al logxejoj de abeloj;  tie gxi atendas gxis la  melo
     estos malferminta la logxejon kaj  mangxinta sian parton de  la mielo,
     poste  la birdo mangxas tion,  kion gxi volis.  Por indiki la trovitan
     abelejon,  la mielindikulo flugas  en la fronto  de la  melo kaj cxiam
     estas atendonte,  gxis la melo alvenos.  Poste gxi  flugas la venontan
     etapon kaj tiel gxi atingas la celon.  Kelkfoje la mielindikulo ankaux
     devas reflugi por pluinteresigxi la melon je la mangxajxo. Alia ekzem-
     plo por interspecia komunikado estas purigfisxoj.  Purigfisxoj mangxas
     la parazitojn,  kiuj  vivas sur pli grandaj fisxoj.  La grandaj fisxoj
     scias, kie purigfisxoj  vivas kaj nagxas tien regule por esti purigot-
     aj. Ili montras al la purigfisxoj,  kie ili purigu.  Ankaux okazas, ke
     la purigfisxo nagxas en la busxon de la fisxego por purigi en la busxo
     kaj en la  brankoj.  Kiam la granda fisxo devas respiri,  gxi  indikas
     tion per klaki la brankoklapojn.  Tiam la purigfisxo forlasas la fisx-
     egon, kiu nun faras la endajxon. Alia afero estas, ke la fisxego devas
     rekoni la purigfisxon.  Pro tio la purigfisxo unue dancas je la alven-
     anta fisxego por montri,  ke gxi ne estas  mangxajxo.  La granda fisxo
     komprenas tion kaj poste la purigo komencas.  Oni observis,  ke purig-
     fisxoj purigas kelkfoje gxis cent fisxegoj po horo.  Kelkfoje ekzistas
     veraj vicoj  antaux la logxejoj de purigfisxoj.  La normala kazo estas
     memkompreneble  la komunikado inter bestoj de la sama  specio.  Abeloj
     ekzemple komunikas per dancoj pri floroj, kiujn ili vidis. Tiuj dancoj
     indikas la distancon kaj la direkton de la trovita mangxajxo. Formikoj
     komunikas per tusxi kaj  odoroj pri mangxajxoj kaj la vojoj tien.  Oni
     povas vidi verajn stratojn de ili,  se oni iras en arbaro;  irante sur
     la stratoj, odoroj indikas la vojon al la formikoj kaj per tusxado ili
     komunikas kun la aliaj.  Ankaux kune cxasantaj bestoj kiel lupoj, hun-
     doj, leonoj komunikas pri mangxajxo kaj cxasado.  Ili devas elekti  la
     celon, indiki unu al aliaj,  kie gxi estas kaj informigi, se kelkaj de
     ili cxirkauxis la cxasistan beston por ricevi helpon por mortigi.     
       La lasta grava temo estas varnigo.  Tion normale  nur faras  bestoj,
     kiuj vivas grupe.  Ekzemplo estas la cerkopitekoj.  Cerkopitekoj estas
     simioj,  kiuj vivas en Madagaskar.  Ili havas tri diversajn varnigvok-
     ojn: pri kategoj,  birdoj kaj serpentoj.  La unua voko kauxzas, ke ili
     grimpas sur la pintojn  de arboj,  cxar leopardoj kaj aliaj kategoj ne
     povas sekvi tien.  La dua estas signalo por fugxi en arbustajxon, cxar
     tie grandaj birdoj ne povas bone vidi kaj kapti ilin.  Se oni varnigas
     pri serpentoj,  ili observadas la serpenton kaj intencas  havi suficxe
     grandan  distancon al gxi.  Sed  la varnigo ne nur  konsistas el iu de
     tiuj tri vokoj,  la varniganta cerkopiteko ankaux turnas en  la direk-
     ton, kie gxi supozas  la dangxeron kaj tiel,  la aliaj  povas  vidi la
     malamikon mem.  Ankaux varnigoj ekzistas  inter specioj.  Ekzemple ek-
     zistas birdoj,  kiuj vivas sur rinoceroj aux aliaj  grandaj mambestoj.
     Kiel la purigfisxoj en la maro,  ili vivas  de la  parazitoj sur  tiuj
     bestoj.  Tiuj birdoj ankaux varnigas la rinocerojn,  se venas malamiko
     aux okazas alia dangxera afero.  Cxar por ili mem, tiuj malamikoj nor-
     male ne estas dangxeraj, la komunikado rekte celas al rinoceroj.      
                                                                           
     Mi jam prezentis la tusxajn, akustajn, optikajn kaj odorajn vojojn por
     komuniki. Gxis nun mankas aliaj: Kelkaj fisxoj povas produkti kaj sen-
     ti elektrajn signalojn.  Ili ne nur mortigas ilian mangxajxon per kur-
     ento, sed ankaux komunikas per tiu.  Ankaux ekzistas fisxspecio,  kiuj
     havas je la cxirkauxajxo  karakteristikan  elektrikan kampon,  per kiu
     ili povas identifigi aliajn fisxojn de la sama specio.  Oni konas duc-
     ent fisxajn speciojn,  kiu  komunikas  elektrike;  la plimulto  de ili
     produktas gxin per malantauxaj partoj de la korpo, gimnotoj ankaux per
     la tuta nekapa korpo.                                                 
       Aliaj vojoj estas subakvaj  ondoj,  por kiu  fisxoj havas specifikan
     sensorganon.                                                          
       La  bestoj ekster la akvo ne havas la eblecojn komuniki per  elektra
     kurento.  Sed ekzistas alia vojo: magnetaj kampoj. Oni scias ke multaj
     birdoj povas senti la magnetan kampon de la tero.  Gxis hodiaux oni ne
     observis komunikadon per sxangxi magnetan kampon, sed oni supozas,  ke
     ankaux tio funkcias.                                                  
                                                                           
     Multaj bestaj lingvoj estas fiksitaj per la genoj, ekzemple la lingvoj
     de anseroj,  abeloj, formikoj. Ankaux esprimi sentojn je pli altstaraj
     bestoj kiel cximpanzoj,  homoj kaj  delfenoj estas genetikaj,  kiel la
     gestoj. Sed la ekzemplo de homoj montras, ke la vortaj lingvoj ne est-
     as fiksitaj genetikaj. Homoj havas denaskan preferon al akusta lingvo,
     sed ankaux eblas aliaj  vojoj.  La ekzemplo de Helen  Keller,  kiu nur
     komunikis per tusxado - sxi povis nek vidi nek auxdi - estas mondfama.
     Oni scias,  ke kelkaj grupoj de delfenoj havas lernitan lingvon -  gxi
     dependas de la grupo kaj  nur malmultaj  varnigsignaloj estas denaskaj
     kaj identaj je cxiu membro de la specio.  Por  taksi la  lingvon,  oni
     faris telefonan eksperimenton: Delfenoj,  kiuj estis en diversaj nagx-
     ejoj  kaj  ne  povis vidi unu la alian  telefonis longe per instalitaj
     mikrofono.  Pro la longa dauxro,  oni supozas inteligenta  komunikado.
     Ofte oni trejnas delfenojn por kune prezenti akrobatajxojn,  tion tas-
     kon ili ofte faras tiel perfekte,  ke oni  ne povas  kompreni gxin sen
     komunikado inter la bestoj.                                           
       Je la komenco de la jarcento, oni supozis,  ke gibonoj estas la plej
     proksimaj parencoj de la homo, cxar ili vivas en familioj, iras sur la
     malantauaxj piedoj (kiel homoj) kaj estas komunikemaj kaj kantemaj. La
     gepatroj  en gibonaj  familioj ofte kantas kune matene dum du aux  tri
     horoj.  Esploristoj vizitis ilin en  la Tajlanda arbaro por esplori la
     kantojn. Ili cxefe analizis iun parton, kion ili nomis la granda voko.
     Ekzistas du  popoloj  de gibonoj  kaj la granda voko  estis malsama je
     tiuj popoloj, sed en cxiu popolo gxi estas identa. Nun ili sercxis kaj
     trovis bastardojn inter la du popoloj.  La granda voko de la bastardoj
     ankaux estis miksajxo.  Ili ne kopias tiun de la  patrino (nur la inaj
     gibonoj faras tiun grandan  vokon),  sed havas miksitan sen lerni gxin
     de la  patrina ekzemplo.  Ankaux gibonoj,  kiuj estis edukitaj sole in
     zoologaj gxardenoj, havis tiun grandan vokon, kion oni supozis laux la
     aparteno al unu aux alia popolo. Estis surprizo,  ke la lingvo de gib-
     onoj havas je tiu  alta grado denaskajn  partojn,  kvankam  ili  estas
     proksimaj parencoj de la homo.                                        
       Pro tio estas interesa konatigxi la lingvajn eblecojn de la cximpan-
     zoj, kiuj estas la plej-proksimaj parencoj de la homoj.  Unue oni int-
     encis  lernigi ilin rekte homajn akustajn  lingvojn.  Sed cxar ili  ne
     povas formi homajn vortojn, oni devis elekti aliajn formojn por komun-
     ikado -  ekzemple per signoj sur tabulo aux per gestoj (kiel  faras la
     surduloj).  Ekzemple kelkaj cximpanzoj lernis lingvon por surduloj. El
     tiu lingvo kvinjaragxa cximpanzo komprenis 350 vortojn kaj uzis gxuste
     150. Gxi ankaux kunmetis vortojn por formi novajn,  ekzemple  "akvob- 
     irdo"  el "akvo" kaj "birdo",  kiam li vidis cignon sur lago. Ili ler-
     nigis la cximpanzidon per montri la signon je cxiu agado,  estas ke la
     cximpanzo ricevis longan  instruadon.  Longe oni kredis,  ke tiu estis
     necesa,  sed je iu cximpanzino, oni ne forprenis la idon de la patrino
     dum instruado,  cxar sxi ne kunlaboris sen infano.  Sed iam oni rimar-
     kis, ke la infano jam sen propra instruo povis uzi la lingvon pli bone
     ol la patrino. Alia eksperimento indikis,  ke cximpanzoj komprenas, ke
     lingvo estas utila:  Oni  nur  instruis al kelkaj el iu grupo kaj post
     kelka tempo, oni observis, ke ankaux la aliaj grupanoj uzis la lingvon
     - la  cximpanzoj instruis unu al la alia.  Alia cximpanzo Sarah ankaux
     lernis frazojn kiel "Se Sarah donas pomon, Mary donos al Sarah cxokol-
     adon." Sxi komprenis kaj donis pomon. Iam Mary tamen donis al sxi pil-
     kon anstataux cxokoladon. Sarah respondis per la frazo "Pilko ne estas
     cxokolado." Tial oni vidas, ke la komunikado inter cximpanzoj dependas
     je alta grado de lernitaj signoj  aux signaloj;  ili ne havas denaskan
     fiksitan lingvon kiel anseroj. Ankaux la vojo de la komunikado - akus-
     ta, per fingraj signoj kaj  gestoj aux per  meti signojn sur tabulon -
     ne estas fiksita,  sed dependas de tio,  kion esploristoj aux gepatroj
     instruas al cximpanzo.                                                
       Krom cximpanzoj,  oni ofte instruas al  birdoj,  prefere al papagoj,
     vortojn.  Alie cxe cximpanzoj,  ili povas prononci la vortojn  kaj  la
     problemo por komuniki kun ili ne estas la vocxo, sed la inteligenteco.
     Longe oni pensis,  ke birdoj nur kopias la  vortojn sen kompreni ilin.
     Sed antaux kelkaj jaroj,  en iu elsendajxo Amerikanino prezentis  sian
     papagon,  kiu  ne nur lernis paroli kelkajn  cent vortojn,  sed ankaux
     komprenis ilin.  Li povis nombri gxis kvin kaj gxuste realigi ordonojn
     kiel "Donu al mi kvin bluaj sxtonetoj!"  aux respondi al demandoj kiel
     "Kiun koloron havas la pilko?". Eksperimentoj montris, ke inteligentaj
     papagoj havas la samajn lingvajn eblecojn kiel cximpanzoj. La diferen-
     co inter tiuj bestaj lingvoj kaj tiuj  de la homo estas la kvanteco de
     vortoj.  La sekvanta tabelo  komparas la  lingvajn  eblecojn de kelkaj
     bestoj kaj tiu de la auxtoro.  La mezuro cxiam estas la nombro de vor-
     toj, kiujn oni komprenas  (ne uzas).  La rezulto ankaux dependis de la
     mezurmetodo, kiu dependas de la uzata vortaro. Tial la kvantecoj estas
     ne tute ekzakta.                                                      
                                                                           
     Vortnombro       Besto                                                
          10            hundo, cxevalo                                     
         500            cximpanzo, papago, la auxtoro en Rusa lingvo       
       15000            la auxtoro en Angla aux Esperanta lingvo           
       60000            la auxtoro en Germana lingvo                       
                                                                           
     Krome  la preleganto lernis la Anglan  lingvon trifoje pli longe ol la
     Esperantan,  la  vortnombro en Esperanto  estas  versxajne iomete  pli
     granda. Tiu montras, ke ankaux la metodo de komunikado influas la rez-
     ultojn de la eksperimentoj. Pro tio,  ili nur donas limigitan informon
     pri la komunikaj eblecoj de la bestoj. Ekzemple la limigitaj komunikaj
     eblecoj de la hundo  suficxas por uzi ilin por gravaj taskoj kiel ser-
     cxi eksplodajxojn aux gvidi blindulojn tra urboj kaj trafiko.